Usain Bolt
Usain St. Leo BOLT | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Usain Bolt dum la 100m-finalo (Olimpikoj 2016)
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
atleto • kuristo • futbalisto • sportisto | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
atletiko • futbalo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
100-metra kurado • 150-metra kuro • 200-metra kuro • 300-metra kuro • 400-metra kuro • 4×100-metra stafetkurado | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nomo | Usain St. Leo BOLT | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Naskiĝo | la 21-an de aŭgusto 1986 en Trelawny, Jamajko, Jamajko | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Alto | 196 cm | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pezo | 86 kg | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Usain St. Leo BOLT (Jusejn Sent-Leo Bolt) naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1986, en Trelawny, Jamajko, kaj estas jamajka kuristo kaj reprezentanto de sia denaska lando.
Li estas atleto specialiĝinta en rapida kurado (mallongdistanca kuro aŭ "sprinto"), estas la nuna olimpia kaj monda ĉampiono de 100- kaj 200-metra kurado, kaj la plej rapida viro de la historio ĝis la momento. Li gajnis naǔ orajn olimpikajn medalojn: tri dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, tri dum la Somera Olimpiko 2012 en Londono kaj ankaŭ tri dum la Somera Olimpiko 2016 en Rio de Ĵanejro.
Li elstaras de la aliaj atletoj pro sia fiziko, ĉar li posedas altecon de 1,96 m kaj pezo de 86 kg.[1]
Bolt gajnis la rekonon de «Atleto de la Jaro» fare de la IAAF en 2008[2] kaj 2009.[3] Krome, ĉi tiun lastan jaron la registaro de lia lando donis al li la Ordenon de Jamajko, estante la plej juna persono kiu ricevis ĉi tiun premion.
Rekordoj
[redakti | redakti fonton]- 100-metra kuro: 9,58 s (2009, tiam nova monda rekordo)
- 150-metra kuro: 14,35 s (2009)
- 200-metra kuro: 19,19 s (2009, tiam nova monda rekordo)
- 300-metra kuro: 30,97 s (2010)
- 400-metra kuro: 45,28 s (2007)[4]
- 4x100-metra stafeto: 36,84 s (2012, mondrekordo)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://web.archive.org/web/20080810125803/http://results.beijing2008.cn/WRM/ENG/BIO/Athlete/3/8003383.shtml profilo de Usain Bolt en Pekino 2008
- ↑ http://www.iaaf.org/athletes/gala/2008/newsid=48388.html konsultita la 24-11-2009.
- ↑ http://www.iaaf.org/athletes/gala/newsid=54949.html Arkivigite je 2012-12-03 per Archive.today, konsultita la 22-11-2009.
- ↑ http://www.iaaf.org/athletes/jamaica/usain-bolt-184599#biography konsutita la 1-06-2008.