La Unua Amendo (Amendo I) al la Usona Konstitucio estas parto de la Bill of Rights. La amendo malpermesas leĝofaradon kiu ne respektu religiliberecon, parolliberecon, gazetaran liberecon, kunvenan liberecon aŭ petorajton.
La Unua Amendo de la Usona Konstitucio protektas la rajton de libereco de religio kaj libereco de esprimo, kontraŭ registara interrompo. Ĝi malpermesas iujn ajn leĝojn kiuj starigas nacian religion, malhelpas la liberan praktikadon de religio, limigas la liberecon de parolo, malobservas la gazetaran liberecon, malhelpas la rajton kunveni pace aŭ malpermesas al civitanoj petskribi registaran kompenson por plendoj. Ĝi estis adoptita en la Deklaro de Rajtoj en 1791. La Supera Kortumo interpretas la amplekson de la protekto donita al ĉi tiuj rajtoj. La Unua Amendo estis interpretita de la Kortumo kiel valida por la tuta federacia registaro kvankam ĝi nur estas eksplicite aplikebla al la Kongreso. Krome, la Kortumo interpretis la Klaŭzon pri Konvena Procezo de la Dek-kvara Amendo kiel protektante la rajtojn en la Unua Amendo kontraŭ interrompo de ŝtataj registaroj.
„ Congress shall make no law respecting an establishment of religion, or prohibiting the free exercise thereof; or abridging the freedom of speech, or of the press; or the right of the people peaceably to assemble, and to petition the Government for a redress of grievances. ”
„ La Kongreso faru neniun leĝon por fari starigon de religio aŭ malpermesi la liberan ekzercadon de ĝi. Nek de la libereco de la memesprimado aŭ de la gazetaro; nek de la rajto de la homoj de pace kunveni kaj peticii la registaron por la ĝustigo de plendoj. ”
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.