Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
La Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo en Brisgovio fondiĝis de Alberto la 6-a, Arkiduko de Aŭstrio (1418-1463), en la 21-a de septembro 1457 (papa buleo el la 20-a de aprilo 1455) kaj estas la dua universitato kreita en aŭstra teritorio, post tiu de Vieno. Hodiaŭ tiu de Frajburgo estas la 5-a plej malnova universitato en Germanio, kun longa tradicio je la instruo pri homa scienco, sociala sciencoj kaj naturaj sciencoj. La universitato konsistas el 11 fakultatoj kaj altiras studentojn eltra la tuta Germanio same kiel el 120 aliaj landoj. Eksterlandaj studentoj konsistigas 16% el la totala numero de studentaro. La frajburga universitato interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]La frajburga universitato estas unu el la altlernejaj lokoj, kiuj tradicie estas fokusoj de la aktivuloj de Germana Esperanto-Junularo. Interalie (la listo estas ĉio krom kompleta) ĉi tie studis Frank Stocker, Simone Fischer-Sorg kaj Bernd Finger.
Institucioj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Jakob Wimpfeling (1450-1528)
- Matthäus Zell (1477-1548)
- Paŭlo Friĝo (1483-1543)
- Jakobo Spigelo (1483-1547), aŭstra humanisto
- Konrad Heresbach (1496-1576), germana teologo kaj humanisto
- Walter Noddack (1893-1960)
- Wolfgang Kofler (1970), klasika filologo
- Hannah Arendt (1906-1975) german-usona filozofino, politikologino
- Rudolf Carnap, filozofo