[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Ubur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ubur
urbo
planurbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 436  (2006) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 12′ N, 31° 27′ O (mapo)30.20531.4575Koordinatoj: 30° 12′ N, 31° 27′ O (mapo) [+]
Areo 54 km² (5 400 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ubur (Egiptio Nildelto)
Ubur (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Ubur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Obour City [+]
vdr

Ubur, laŭ egipta arabe العبور estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Kaljubija. Ĝi apartenas ankaŭ al urbaro de Kairo.

Vido al moskeo en Ubur

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La loknomo havas la signifon "transirejo" arabe.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En Ubur loĝis 133 102 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ubur situas sur ebenaĵo. Ŝebin el-Komo kaj Ĥusus troviĝas po 15, Kaljub 24, ĉefurbo Kairo 29, Urbo de la Deka de Ramadano 33, Benho 37, Zagazigo 40, Ismailio 89, Aleksandrio 184, Asuano 698 kilometrojn (aere) [1].

Ubur estis establita en 1990 kaj ĝi tuj aliĝis al urbaro de Kairo. Samtempe industria zono estiĝis kun fabrikoj, uzinoj. La loĝkvartaloj servis al la egipta meza klaso.

Ubur estas grava industria urbo, kie oni produktas elektraĵojn, nutraĵojn, meblojn, plastojn, paperojn, fadenojn, ŝtofojn, konstrumaterialojn, kemiaĵojn kaj farmaciaĵojn.

Ĉefvojo en Ubur
Lernejo en Ubur

Ubur situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 24 mm. Inter majo-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21,5 °C kaj varias inter 14-28 °C.

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Kairo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Domoj en Ubur