Trasmoz
Trasmoz | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50583 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 83 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 50′ N, 1° 43′ U (mapo)41.82636-1.723574Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 765 m [+] | ||
Areo | 18,260291 km² ( 182 6.0 291 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trasmoz [+] | |||
Trasmoz estas municipo en Provinco Zaragozo, Aragono, Hispanio. Ĝi situas je 78 km nordokcidente de la provinca ĉefurbo, Zaragozo. Ĝi havas 96 loĝantojn (2016) kaj 18,23 km² da areo.[1] Ĝia urbestro estas Jesús Daniel Andía Berna de la Popola Partio.
Ĉi tiu vilaĝo inspiris la aŭtoron Gustavon Adolfon Bécquer'n skribi siajn legendojn, ĉar la municipoj havas historion kaj legendojn pri sorĉistinoj.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo Trasmoz eliras el Trasmontes 'Post Montoj'. La postakcenta vokalo malaperis kaj la grupo "ts" iĝis "z", laŭ la reguloj de la aragona parolo.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Trasmoz estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.
Trasmoz estas la ununura vilaĝo en la mondo kiu estas ekskomunikita de la Katolika Eklezio en la 13-a jarcento.[3] Dum la 13-a jarcento okazis konfliktoj kontraŭ la Monaĥejo de Veruela. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al la familio Luna kaj poste al la familio Urrea.
Trasmoz demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Trasmoz oni malaltiĝis ĝis nunaj 89 loĝantoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La Kastelo de Trasmoz (12-a jarcento)
- La preĝejo de la Virgulino Maria "de la Huerta" (12-a kaj 13-a jarcento)[4][5]
Ferioj
[redakti | redakti fonton]- Februare: la Eliro de la Sankta Roĥo de vintro; la Fajroj de la Sankta Roĥo
- Marte: la Tago de la Arbo
- Aprile: la Ruliĝado de la Ovo
- Julie: Tago de la Sorĉarto kaj la Kuracherboj
- la 16-an de aŭgusto: la Tago de la Sankta Roĥo
- Oktobre: la Lumo de la Animoj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Instituto Nacional de Estadística (Nacia Instituto de la Statistiko) http://www.ine.es/
- ↑ "Toponimia turiasonense" de Manuel Gargallo Sanjoaquín, akceso: 19.06.2017
- ↑ "Trasmoz, el único pueblo maldito y excomulgado de España"
- ↑ Paĝo pri turismo. Arkivita el la originalo je 2016-07-31. Alirita 2017-06-19.
- ↑ Paĝo de la komarko