Torreperogil
Torreperogil | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 108 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 2′ N, 3° 18′ U (mapo)38.034339-3.291725Koordinatoj: 38° 2′ N, 3° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 755 m [+] | ||
Areo | 90,1 km² (9 010 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torreperogil [+] | |||
Torreperogil estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la centro de la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la sudoriento de la komarko La Loma.
La areo de la municipo estas 90,1 km2 kie loĝas 7 276 geloĝantoj, do loĝdenso estas 82,03 loĝ./km2.
La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ties municipa teritorio estas en la norda parto de la Betika Montĉeno. La olivarboj, kiuj estas konstituitaj en preskaŭ unukultivo, kun la industrio de produktado de olivoleo, estas la ĉefaj enspezofontoj de la loko. Tamen estas ankaŭ kultivoj de irigacio en la valoj de la sudo de la municipo por diversaj legomoj, krom areoj por vitoj, kio faras, ke Torreperogil estas unu el la malmultaj lokoj en la provinco kiu havas gravan produktadon de vino.
La municipa teritorio limas kun tiuj de Úbeda, Sabiote kaj Villacarrillo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo "Torreperogil" (Turo de Pero Gil) devenas de la senjoro de la turo ĉirkaŭ kiu oni konstruis la vilaĝon: nome Pero Xil de Zatico. Don Pero Xil distingiĝis en la konkero de Úbeda je ordonoj de Fernando la 3-a en 1231. Torreperogil atingis sian sendependecon disde Úbeda en 1635, havigita de Filipo la 4-a, sed tio validiĝis nur en 1642 ĉar antaŭe la senjoroj de Úbeda malakceptis tion.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Malhelaj turoj, Torres oscuras, de iama kastelo.
- Preĝejo de Sankta Maria.
- Ponto Cerrada.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|