The Cure
The Cure | |
---|---|
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | http://www.thecure.com |
The Cure (trad. La kuro) estas angla rok-bando formita en 1978 en Crawley, West Sussex.[1][2][3] Alŭlonge de nombraj ŝanĝoj en la membraro ekde la kreado de la bando, la gitaristo, ĉefkantisto, kaj kantoverkisto Robert Smith restis la nura konstanta membro. La debuta albumo de la grupo, nome Three Imaginary Boys (1979), kun kelkaj fruaj unuopaĵoj, metis la grupon en la movadoj Postpunko kaj Nova Ondo kiuj estis aperintaj en Britio. Dekomence kun sia dua albumo, Seventeen Seconds (1980), la bando adoptis novan, pli kaj pli malhelan kaj ŝtormecan stilon, kiu, kun la sceneja aspekto de Smith, havis fortan influon en la naskiĝinta ĝenro de gotika muziko kaj en la la subkulturo kiu sekve formiĝis ĉirkaŭ la ĝenro.
Post la publikigo de la kvara albumo de la bando, nome Pornography (1982), Smith enkondukis pli grandan pop-muzikan sentemon en la muziko de la grupo, kaj tial ili poste ekhavis tutmonde tendencan sukceson. Ilia kompilaĵo de unuopaĵoj Standing on a Beach (1986) vendis kvar milionojn da ekzempleroj tutmonde ĉirkaŭ 1989,[4] kaj ili atingis sian komercan pinton per la albumoj Disintegration (1989) kaj Wish (1992). The Cure publikigis entute 13 studialbumojn, du albumetojn, ĉirkaŭ 30 unuopaĵojn, kaj vendis ĉirkaŭ 30 milionojn da albumoj tutmonde. Ilia plej ĵusa albumo, nome 4:13 Dream, estis publikigita en 2008.
The Cure estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2019.[5][6]
Diskoj
[redakti | redakti fonton]- Three Imaginary Boys (1979)
- Seventeen Seconds (1980)
- Faith (1981)
- Pornography (1982)
- The Top (1984)
- The Head on the Door (1985)
- Kiss Me, Kiss Me, Kiss Me (1987)
- Disintegration (1989)
- Wish (1992)
- Wild Mood Swings (1996)
- Bloodflowers (2000)
- The Cure (2004)
- 4:13 Dream (2008)
- Songs of a Lost World (2024)
Bandanoj
[redakti | redakti fonton]- Robert Smith – ĉefa voĉo, gitaroj, seskorda basgitaro, klavaroj (1978–nun)
- Simon Gallup – basgitaro, klavaroj (1979–1982, 1984–nun)
- Roger O'Donnell – klavaroj (1987–1990, 1995–2005, 2011–nun)
- Perry Bamonte – gitaroj, seskorda basgitaro, klavaroj (1990–2005, 2022–nun)
- Jason Cooper – drumoj (1995–nun)
- Reeves Gabrels – gitaroj, seskorda basgitaro (2012–nun)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . The Cure working on new music as part of 40th anniversary. axs.com (17a de Aprilo 2018).
- ↑ The Cure: A Perfect Dream – A Bio of Robert Smith's Goth Band (23a de Aŭgusto 2018).
- ↑ . The Cure: Anniversary 1978–2018 Live in Hyde Park London – review (8a de Julio 2019).
- ↑ RECORDINGS; The Cure Provides Company for Misery (21a de Majo 1989). Alirita 18a de Oktobro 2022 .
- ↑ Class of 2019 inductees (angle). Alirita 13a de Decembro 2018 .
- ↑ Doyle, Patrick (30a de Marto 2019). "The Cure's Robert Smith on Rock Hall Induction and 'F-cking Great' New Album". Rolling Stone.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Apter, Jeff (2006). Never Enough: The Story of The Cure. Omnibus Press. ISBN 1-84449-827-1.
- Barbarian, L.; Sutherland, Steve; Smith, Robert (1988). Ten Imaginary Years. Zomba Books. ISBN 0-946391-87-4.
- Thompson, Dave; Greene, Jo-Ann (1988). The Cure: A Visual Documentary. Omnibus Press. ISBN 0-7119-1387-0.
- Hopkins, S.; Smith, Robert; Foo, T. (1989). The Cure: Songwords 1978–1989. Omnibus Press. ISBN 0-7119-1951-8.
- Nuzzolo, Massimiliano (April 2004). The latest album by The Cure (L'ultimo disco dei Cure). Sironi Publishing. ISBN 88-518-0027-8.
- Thompson, Dave (Oktobro 2005). In Between Days: An Armchair Guide to The Cure. Helter Skelter Publishing. ISBN 1-905139-00-4.
- Carman, Richard (2005). Robert Smith: "The Cure" and Wishful Thinking. Independent Music Press (UK). ISBN 978-0-9549704-1-3.
- Bétrisey, Jean-Christophe; Fargier, David (2007). One Hundred Songs: The Dark Side of the Mood.
- Jeremy Wulc: My Dream Comes True: Carnet de route avec The Cure. 2009.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Cure en la angla Vikipedio.