Teodóra Uhrik
Aspekto
Teodóra Uhrik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1943 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Pál Lovas (en) András Bálint (aktoro) |
Infano | Iván Kamarás ( ) |
Okupo | |
Okupo | koreografo |
Teodóra UHRIK, hungare Uhrik Teodóra estas hungara baletisto, aktorino, koreografo kaj profesoro.
Teodóra Uhrik naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Teodóra Uhrik lernis baleton en Ŝtata Baleta Instituto en Budapeŝto, poste ŝi apartenis al la fondintoj de baleta trupo de Pécs, kie komenciĝis sia kariero. En 1972 ŝi naskis filon. En 1977 ŝi ricevis diplomon pri dancpedagogo. Inter 1980-2000 ŝi koreografadis en teatroj, ekzemple Nacia Teatro (Pécs), Teatro József Attila, dume ŝi edukis baleton, eĉ ŝi aktoradis. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2002, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Imre Eck: Salome - Herodiás
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo
- Leonard Bernstein: West Side Story - Rosalia
Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo
- Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)
- Endre Fejes: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo
- Loewe: My Fair Lady
- Giuseppe Verdi: Rigoletto
Aliaj laboraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Riederauer Richárd: Hófehérke és a hét törpe (reĝisoraĵo)
- en 3 filmoj ŝi havis rolojn
- Klasszikus balett képeskönyv (ELTE Kiadó 2004 ISBN 963-463-656-X), lernolibro pri baleto