Te-robo
Aspekto
Te-robo estas virina vestaĵo por neformala gastigado de fino de la 19-a jarcento ĝis mezo de la 20-a jarcento.
Karakterizata per nestrukturitaj linioj kaj leĝera ŝtofo, la fruaj eŭropaj te-roboj estis influitaj de azia vestaĵo. Pli malfruaj te-roboj montris pli inecajn detalojn kiel puntaĵo.
En la nuntempa lingvo te-robo estas ia ajn flora robo de leĝera diafana ŝtofo en paŝtelaj koloroj kun longeco ĝis mez-suro aŭ maleolo.