Taiz
Taiz | |
arabe تعز Taʿizz | |
urbo | |
Fortreso Kairo en Taiz
| |
Oficiala nomo: تعز | |
Ŝtato | Jemeno |
---|---|
Duoninsulo | Araba duoninsulo |
Gubernio | Gubernio Taiz |
Historiaj regionoj | 4
|
Montaro | Montaro Sabir |
Memorindaĵoj | Moskeo Mudhaffar, Aŝrafija-moskeo |
Situo | Taiz |
- alteco | 1 370 m s. m. |
- koordinatoj | 13° 34′ 44″ N 44° 01′ 19″ O / 13.57889 °N, 44.02194 °O (mapo) |
Loĝantaro | 615 467 (2005) |
Unua skribmencio | 6-a jarcento heĝiro |
Horzono | UTC (UTC+3) |
Situo enkadre de Jemeno
| |
Vikimedia Komunejo: Ta'izz | |
Taiz (arabe تعزّ, latinliterigo Taʿizz) estas urbo de Jemeno. Laŭ la stato de 2005 en la urbo vivis 615 467 loĝantoj.
La urbo situas en la samnoma gubernio Taiz kaj estas ties ĉefurbo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo Taiz situas en la montara parto de Jemeno en alteco de 1370 metroj super la marnivelo inter la urboj Adeno kaj Sanao, sed ankaŭ havas ligojn al la jemenaj havenoj ĉe la Ruĝa Maro, Al-Hudaida kaj Mokha.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sub la regado de la egiptia dinastio Ajubidoj (1178-1228) kaj la turkmendevena dinastio Rasulidoj (1228-1454), la urbo estis unu el la ĉefurboj de Jemeno. Tiu fakto kaŭzis signifan nombron de historiaj konstruaĵoj. Ekzemplo estas la Aŝrafija-moskeo, konstruita en la epoko de la Rasulidoj. La berbera esplorvojaĝisto Ibn Battuta en la 14-a jarcento nomas la loĝlokon "floranta urbo".
En la 16-a jarcento la urbo plurfoje estis okupata fare de la armeo de la Otomana Imperio. Tiutempe en la urbo ankaŭ ekzistis grava islama edukejo. Sub la regado de la jemena reĝo Ahmad ibn Jahja (1948-1962) la urbo lastfoje iĝis reĝa rezidejo kaj nacia ĉefurbo de Norda Jemeno.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas la centro de jemena kultivo de kafo. Krome floras la produktado de teksaĵoj, la metio de tanado kaj la juvelarto.