Szerencs
Szerencs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1984–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3900 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 360 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 228 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 10′ N, 21° 12′ O (mapo)48.16222222222221.205Koordinatoj: 48° 10′ N, 21° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 36,69 km² (3 669 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szerencs [+] | |||||
Szerencs [serenĉ] estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szerencs, kies centro estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Szerencs situas sur ebenaĵo, tie disiĝas la ĉefvojo kaj fervojo el Miskolc al Nyíregyháza kaj Sátoraljaújhely, krome estas fervojo al Hidasnémeti.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1217, en 1241 ĝi havis abatejon. La komunumo ricevis la rangon kampurbo en 1490 havanta fortikaĵon. En 1605 tutlanda parlamento okazis, kie estis elektita Stefano Bocskay princo de Hungarlando. Post 1 jaro la urbo ricevis la titolon libera reĝa urbo. Oni degradis la urbon al grandvilaĝo en 1876 kaj urbiĝis en 1984, dume estis distriktejo ekde 1945.
En 1889 sukerofabriko ekfunkciis, en 1923 ĉokoladofabriko, kiu portis tutlandan konatecon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepoka kalvinana preĝejo (Szerencs)
- paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria (Szerencs)
- preĝejo Patrono de Hungaroj (Szerencs-Ond) (en iama vilaĝo Ond)
- romkatolika moderna preĝejo Sankta Jozefo (Szerencs) (2002)
- grek-katolika preĝejo Duondormo de Dipatrino (Szerencs)
- kalvinana preĝejo (Szerencs-Ond)
- fortikaĵo de Szerencs
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Szerencs naskiĝis:
- Ferenc Erdei (arkitekto)
- Ferenc Fülep, arkeologo
- Antal Fery, grafikisto
- Béla Both (reĝisoro)
- Miklósné Tóth, pentristo.