[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Svisa Popolpartio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svisa Popolpartio
partio
Ideologio nacia konservativismo, dekstra popolismo, Eŭroposkeptikismo, ekonomia liberalismo, agrarismo, opozicio al enmigrado, neintervenismo
Retejo https://www.svp.ch,%20https://www.udc.ch,%20https://it.udc.ch
vdr
Svisa Popolpartio
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 22-a de septembro 1971 vd
Antaŭe Kamparan-, Negocist-, kaj Civitanpartio vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Berno
Ideologio

nacia konservativismo • dekstra popolismo • Eŭroposkeptikismo • ekonomia liberalismo • agrarismo • opozicio al enmigrado • neintervenismo

Fondinto(j) Christoph Blocher vd
Lingvoj

franca lingvovd

Filioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Tonni Brunner prezidanto de Svisa Popolpartio

Svisa Popolpartio (germane Schweizerische Volkspartei (SVP), france Union démocratique du centre (UDC), itale Unione Democratica del Centro (UDC) kaj romanĉe Partida populara Svizra (PPS)) estas dekstrema burĝkonservema politika partio de Svislando. Je federacia nivelo ĝi estas la plej elektoforta partio de Svislando kaj disponas pri la plej granda frakcio en la Federacia Asembleo. Ek de 1929 ĝis fino de 2007 la partio estis reprezentita en la Federacia Registaro. Per la malelekto de Christoph Blocher kaj la eksiĝo de Samuel Schmid, la partio ĝis fino de 2008 ne plu estis reprezentita en la registaro. Per la elekto de Ueli Maurer la 10-an de decembro 2008 Svisa Popolpartio ekde la 1-a de januaro 2009 denove apartenas al la registaro.

La Svisa Popolpartio sukcesis kolekti en siaj vicoj praktike la tutan dekstran elektistaron. Ĝi konsekvence luktas kontraŭ la aliĝo al la Eŭropa Unio kaj estas ofte kritikata pri siaj rasismaj kaj fremdulmalamikaj tendencoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]