[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Sunda Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri markolo en Indonezio. Por informoj pri markolo inter Danio kaj Svedio, vidu la artikolon Sundo.
Sunda Markolo
Sunda Markolo
Sunda Markolo
markolo
Ligas akvejon Java Maro
kun akvejo Hinda Oceano
Disigas landoparton Sumatro
de landoparto Javo
Datoj

Geografia situo

5° 55′ S, 105° 53′ O (mapo)-5.9205555555556105.88583333333Koordinatoj: 5° 55′ S, 105° 53′ O (mapo)
Sunda Markolo (Indonezio)
Sunda Markolo (Indonezio)
DEC

Map

Longo 200 km
Plej malgranda larĝo 30 km
Plej granda profundo 100 m
Marbordaj lokoj Merak, Bakahuni
Insuloj multnombraj, inter tiuj Krakatau, Sangiang
Mapo de Sunda Markolo (france)
Mapo de Sunda Markolo (france)
vdr
Situo de Sunda Markolo

Sunda Markolo (indonezie Selat Sunda) estas markolo inter la indoneziaj insuloj Javo kaj Sumatro. Meze de Sunda Markolo troviĝas la vulkana insulo Krakatoa, kaj pli al nord-oriento, je la pli mallarĝa parto de la markolo, la insulo Sangiang. Sunda Markolo estas ligilo inter Java Maro kaj Hinda Oceano.

Projekto de ponto

[redakti | redakti fonton]

Dum la 1960-aj jaroj de la 20-a jarcento, oni proponis la konstruadon de ponto tra Sunda Markolo, ideon kion oni ankaŭ reprenis dum la 1990-aj jaroj. En oktobro de 2007 la projekto estis anoncita kiel tuj plenumonta, kun difino de dato de eko kaj de fino de la lavoroj. Por faciligi la superpontadon de la markolo, oni volas uzi la insulojn de Ular, Sangiang kaj Prajurit. La ponto havos altecon de ĉirkaŭ 70 metrojn super marnivelo, por permesi la pasadon de ĉiaj tipoj de ŝipoj.

La Batalo en Sunda markolo estis marbatalo de la Pacifika Fronto en la Dua Mondmilito. En la nokto de 28a de Februaro al la 1a de Marto 1942, la aŭstralia malpeza krozoŝipo Perth kaj la usona peza krozoŝipo Houston frontis pli fortan ŝiparon de la Imperia Japana Ŝiparmeo. Post akra batalo de kelkaj horoj, ambaŭ ŝipoj de Aliancanoj estis sinkigitaj. Kvin japanaj ŝipoj estis sinkigitaj, tri el ili pro elamika pafado.

Je la 22-a de decembro 2018 okazis cunamo en la Sunda Markolo inter la Indoneziaj insuloj Javo kaj Sumatro, eble pro erupcio de la Anak Krakatoa-vulkano. La marbordaj areoj de la provincoj Lampung kaj Banten estis trafitaj, kie mortis kaj vundiĝis centoj da viktimoj.