[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Suijuano

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suijuano
Historia provinco
provinco de Respubliko Ĉinio [+]

LandoĈinio

ĈefurboGuisui (nun Hoĥoto)
- koordinatoj40° 48′ 38″ N, 111° 39′ 7″ O (mapo)40.8106111.652Koordinatoj: 40° 48′ 38″ N, 111° 39′ 7″ O (mapo)


Suijuano (Tero)
Suijuano (Tero)

Suijuano (Ĉinio)
Suijuano (Ĉinio)
DEC

Map
Suijuano
vdr

Suijuano (ĉine simpligite 绥远, tradicie 綏遠, pinjine Suíyuǎn, laŭ sistemo Wade-Giles Suiyuan) estis historia provinco de Ĉinio. La provinca ĉefurbo estis Guisui (now Hoĥoto). La mallongigo estis 綏 (pinjine: suí). La provinco kovris areon, kiu pli-malpli korespondas al la areoj de la nunaj eksterdistriktaj urboj Hoĥoto, Baŭtoŭo, Vuhajo, Ordoso, Bajan-Nuro, kaj partoj de Ulanĉabo, ĉiuj nun parto de la Aŭtonoma Regiono Interna Mongolio de Popola Respubliko de Ĉinio. La provinca nomo devenas de ĉefurba distrikto fondita en la dinastio Qing.

Komence de la 1930-aj jaroj, Suijuano okupiĝis fare de la armeo de la ŝanŝia militsinjoro Jan Ŝiŝan, kiu elminigis la provincan feron, regoganizis la provincajn financojn kaj sukcesis instigi unuafojan kultivigon de 4 000 akreoj, do 15 kvadrataj kilometroj, de antaŭe neuzita areo. La plejparton de tiu laboro faris ŝanŝiaj farmistoj-soldatoj sub gvido de retiriĝintaj eksaj oficiroj el la armeo de Jan. Dum la dua Ĉina-Japana Milito inter 1937 kaj 1945, parto de la Dua Mondmilito, la teritorio iĝis parto de la marioneta ŝtato Mengĝjango sub rego de la Japana Imperio.

Dum la Ĉina enlanda milito en 1935, la komunista gvidanto Mao Zedong promesis al la mongolaj gvidantoj "unuigitan aŭtonoman administradon" kiu inkluzivus ĉiujn "historiajn" mongolajn teritoriojn ene de Ĉinio, interŝanĝe al mongola subteno kontraŭ la Kuomintango. Tiu promeso inkluzivis la deklaron ke "sub neniaj cirkonstancoj iu ajn alia [ne-mongola etna grupo] rajtu okupi la langon de la interna mongola nacio". Sed post la ĉina revolucio de 1949, la administrantoj de la oficiale "mongolaj" teritorioj kun hana plimulto - la plej granda el ili Suijuano kun pli ol 2 milionoj da loĝantoj - rezistis kontraŭ anekso fare de la nova Aŭtonoma Regiono Interna Mongolio. En 1954 Mao atingis kompromison, ke la mongoloj transprenu la administradon de Suijuano sed ke la lokaj hanoj ne estu elpelataj el la teritorio. La historiisto Uradin Bulag tiel notis ke "ironie", la mongolaj teritoriaj ambicioj pri Suijuano kaŭzis de la mongoloj iĝis "malgranda malplimulto ene de ilia propra [larĝigita] aŭtonoma regiono".