Sudorienta Usono
Sudorienta Usono | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono de Usono [+] | |||
Lando | Usono | ||
- koordinatoj | 35° 0′ 0″ N, 85° 18′ 0″ U (mapo)35-85.3Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 85° 18′ 0″ U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 504 355,74 km² (150 429 359 ha) [+] | ||
Areo | 1 504 355,74 km² (150 429 359 ha) [+] | ||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5), centra horzono de Nordameriko [+] | ||
Sudorienta Usono | |||
Vikimedia Komunejo: Southeastern United States [+] | |||
Sudorienta Usono estas la orienta parto de Suda Usono, tio estas geografia regiono, sed la Usona Censoficejo ne havigas standardan difinon de iu "Sudorienta" regiono de Usono, kaj la organizoj kiuj bezonas subdividi Usonon estas liberaj difini iun "Sudorientan" regionon kongrue kun siaj necesoj. [1] Tamen, Georgio estas preskaŭ ĉiam inkludita, dum Teksaso preskaŭ neniam, kaj inkludo de aliaj ŝtatoj varias.
Tiuj estas la dek plej grandaj urboj de la Sudorienta Usono laŭ la populacio kalkulita de la Usona Censoficejo en 2006:[1].
Listigo | Urbo | Ŝtato | Loĝantaro |
---|---|---|---|
1 | Jacksonville | Florido | 794 555 |
2 | Memphis | Tenesio | 670 902 |
3 | Charlotte | Norda Karolino | 630 478 |
4 | Naŝvilo | Tenesio | 590 807 |
5 | Louisville | Kentukio | 558 541 |
6 | Atlanta | Georgio | 514 145 |
7 | Virginia Beach | Virginio | 435 619 |
8 | Miami | Florido | 408 991 |
9 | Raleigh | Norda Karolino | 356 321 |
10 | Tampa | Florido | 332 888 |
Tiu geografia koncepto ofte konfliktiĝas kun tiuj de Suda Usono kaj kun tiu de Orienta marbordo de Usono, ĉar fakte Sudorienta Usono estas la angulo de ambaŭ. Tamen plej ofte oni konsideras la koncepton de Sudorienta Usono pli proksime al tiu de Suda Usono, tio estas kiel parto de Suda Usono, dum la nocio de Orienta marbordo de Usono estas uzata prefere por la nordaj ŝtatoj, tio estas la Nordorienta Usono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tabulo 1: Annual Estimates of the Population for Incorporated Places Over 100,000, Ranked by July 1, 2006 Population: April 1, 2000 to July 1, 2006 (komo-dividitaj valoroj). loĝantaraj taksoj de 2005. Usona Censoficejo, parto pri loĝantaro (2007-06-28). Alirita 2007-06-28 .