Struha
Aspekto
Struha | |
---|---|
rivereto | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 17,9 km |
Akvokolekta areo | 64,9 km² |
Averaĝa trafluo | 0,33 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 473 m |
Enfluejo | Elbo |
- Alteco | 208 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Malá Struha (md.), Mlýnský rivereto (md.), Svinčanka (d.), Jeníkovický rivereto (d.) kaj Veselský rivereto (md.) |
Riveroj en Ĉeĥio | |
Struha estas rivereto en Ĉeĥio, en Regiono Pardubice. Ĝi fontas en submontara regiono unu kilometron okcidente de Jetonice kaj enfluas de maldekstre en Elbon apud Valy. Ĝi elfluas el norda rando de protektata pejzaĝa regiono Železné hory. Al sia enfluejo ĝi ĉefdirektas norden, sed inter Heřmanův Městec kaj Valy intense meandras. La ĉirkaŭa pejzaĝo estas relative dense loĝata
Struha fluas trans vilaĝoj Jetonice, Slavkovice, Licomělice, Stojice, Svojšice, Chrtníky, Choltice, Bezděkov, Veselí kaj Valy.
Proksimaj turismaj celoj
[redakti | redakti fonton]- vilaĝo Svojšice
- urbo Heřmanův Městec
- vilaĝo Choltice
- urbo Přelouč
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008