Star Trek: The Animated Series
Star Trek: The Animated Series | |
---|---|
animacia televida serio • Star Trek series • televida serio | |
Originala titolo | Star Trek: The Animated Series |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | sciencfikcia televida serio, comedy television series, porinfana televida serio |
Reĝisoro | Hal Sutherland |
Aktoroj | sen valoro |
Amplekso | |
Sezonoj | 2 |
Epizodoj | 22 |
Daŭro sen reklamoj | 23 |
Elsendo | |
Elsendita | 8 sep. 1973 – 12 okt. 1974 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Star Trek: The Animated Series [Stelvojaĝo: La animacia serio] estas retronomo de serio origine elsendita simple kiel Star Trek kaj kiel The Animated Adventures of Gene Roddenberry's Star Trek. Ĝi estas usona animacia televida sciencfikcia serio kreita de Gene Roddenberry. Ĝi origine elsendiĝi de la 8-a de septembro 1973 ĝis la 12-a de oktobro 1974 de NBC, en 22 epizodoj dum du sezonoj. La serio estas la unua sekvo de La Originala Serio. Metite en la 23-a jarcento, kiam la Tero estas parto de Unuiĝinta Federacio de Planedoj, ĝi sekvas la aventurojn de la USS Enterprise (NCC-1701).
VerkistojnDavid Gerrold kaj D. C. Fontana karakterizis la animacian serion kiel efike la kvara sezono de "La Originala Serio".
La animacia serio enhavis la plejmulton el la origina rolantaro donante voĉon al siaj roluloj. La plej grava escepto estis la karaktero de Pavel Chekov (Walter Koenig), kiu ne aperis en la serio ĉar la buĝeto ne povis permesi la kompletan rolantaron. Estis li anstataŭita de du uloj kiuj aperis semi-regule: Leŭtenanto Arex (voĉo de James Doohan), kies speco Edosiana havis tri brakojn kaj tri krurojn; kaj Leŭtenanto M'Ress (voĉo de Christine Chapel), ino el Kaitianoj.
|