Sizigio
Ĉi tiu artikolo temas pri genro "Syzygium" de plantoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sizigio (apartigilo). |
Sizigio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Syzygium paniculatum
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Sizigio (Syzygium) estas genro el la angiospermoj, kiu apartenas al la familio de la Mirtacoj. La genro ampleksas ĉirkaŭ 1 100 speciojn kaj etendiĝas tra la afrotropisa, orientalisa, aŭstralazia kaj pacifika ekozonoj. Ĝiajn plej altajn nivelojn de diverseco ĝi atingas ekde Malajzio ĝis nordorienta Aŭstralio, kie multaj specioj ne bone estas konataj kaj pli da ili eĉ ne estas priskribitaj taksonomie. Iuj de la manĝeblaj sizigiaj specioj estas plantitaj tra la tropiklandoj en la tuta mondo. Iam sizigio estis taksonomie konfuzita kun la genro eŭgenio (Eugenia) (ĉirkaŭ 1000 specioj), sed tiu ĉi genro havas ĝian plej altan specian diversecon en la neotropika ekozono. Sizigio kaj eŭgenio estas inter la plej malbone konataj de la grandaj (> 500 specioj) genroj de vaskulaj plantoj.
Plimulto de la specioj estas ĉiamverdaj arboj aŭ arbedoj. Pluraj specioj estas kultivataj kiel ornamaj plantoj pro ilia plaĉa brilanta foliaro, kaj kelkaj produktas manĝeblajn fruktojn. La ekonomie plej grava specio estas la kariofilo (Syzygium aromaticum), de kiu la fermitaj floraj burĝonoj estas grava spico.
- Elektitaj specioj
- Syzygium ampliflorum
- Syzygium amplifolium
- Syzygium andamanicum
- Syzygium anisatum
- Syzygium aqueum
- Syzygium australe
- Syzygium aromaticum - aroma sizigio, kariofilo
- Syzygium beddomei
- Syzygium benthamianum
- Syzygium bourdillonii
- Syzygium caryophyllatum
- Syzygium chavaran
- Syzygium cordatum
- Syzygium corynanthum
- Syzygium corynocarpa
- Syzygium courtallense
- Syzygium crebrinerve
- Syzygium cumini [2]
- Syzygium curanii
- Syzygium cyclophyllum
- Syzygium densiflorum
- Syzygium diffusum
- Syzygium discophorum
- Syzygium erythrocalyx
- Syzygium fergusonii
- Syzygium fibrosum
- Syzygium fijiense
- Syzygium forte
- Syzygium francisii
- Syzygium gambleanum
- Syzygium gardneri [3]
- Syzygium gracilipes
- Syzygium guehoi
- Syzygium guineese
- Syzygium hodgkinsoniae
- Syzygium jambos
- Syzygium luehmannii
- Syzygium maire
- Syzygium malaccense
- Syzygium makul
- Syzygium manii
- Syzygium micranthum
- Syzygium microphyllum
- Syzygium minus
- Syzygium moorei
- Syzygium myhendrae
- Syzygium neesianum
- Syzygium occidentale
- Syzygium oleosum
- Syzygium oliganthum
- Syzygium operculatum [4]
- Syzygium palghatense
- Syzygium paniculatum
- Syzygium parameswaranii
- Syzygium phaeophyllum
- Syzygium phyllyraeoides
- Syzygium polyanthum
- Syzygium pondoense
- Syzygium purpureum
- Syzygium quadrangulatum
- Syzygium ramavarma
- Syzygium richii
- Syzygium rotundifolium
- Syzygium samarangense
- Syzygium sandwicensis
- Syzygium seemannii
- Syzygium seemannianum
- Syzygium smithii = Acmena smithii
- Syzygium spathulatum
- Syzygium spissum
- Syzygium stocksii
- Syzygium suborbiculare
- Syzygium sylvestre
- Syzygium travancoricum
- Syzygium turbinatum
- Syzygium umbrosum
- Syzygium utilis
- Syzygium wolfii
- Syzygium wrightii
- Syzygium zeylanicum
- Syzygium sp. 'Lakeba'
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Syzygium
- ↑ Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj
- ↑ Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj
- ↑ Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj
- Etiopaj Altaĵoj
- Fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj
- Havajaj tropikaj humidaj arbaroj
- Kamerunaj montarbaroj
- Ludovik-insularaj pluvarbaroj
- Samoaj tropikaj humidaj arbaroj
- Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Kaliforniaj kultivistoj de maloftaj plantoj Arkivigite je 2019-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Syzygium