Sintezo
Aspekto
Sintezo (en latina lingvo synthesis, en greka lingvo σύνθεσις, sýnthesis = kunmeto, kunplekto) estas
- en komunuza senco operacio, per kiu multeco estas reduktita al unueco, per kombino aŭ kunigo (malo de analizo),
- en filozofio tria grado de dialektiko, kiu kunigas en si la du gradojn malsuperajn kaj kontraŭajn tezon kaj kontraŭtezon je nocio pli alta, ĉe kiu ili harmonie kunfandiĝas,
- en kemio operacio, per kiu, kombinante elementajn komponantojn, oni ricevas novaspecan produkton, kun apartaj ecoj,
- en tekniko artefara produktado de nature troveblaj kombinaĵoj, kuniganta ties kemiajn elementojn.