[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Serviro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serviro de tenisisto Tommy Haas

Serviro[1]ekbato estas la unua bato de ludanto en diversaj pilkludoj. Plejofte oni ludas per rakedo. Tiaj sportoj kun ekbatoj povas esti interalie teniso, tabloteniso, badmintono kaj skvaŝo. Dum tenismatĉo oni rajtas unufofe misbati sen tio estas poento por la kontraŭulo.

Serviro de tenisistino Ana Ivanović

Tamen ankaŭ en la sportaj disciplinoj flugpilko respektive volejbalo kaj pugnopilko konatas ekbatoj de la pilkoj, ankaŭ tie nomataj serviro, kvankam la tekniko estas tute alia. Tie la signife pli granda pilko laŭvorte batiĝas per la manplato de teamano en volejbalo respektive per la pugno de teamano en pugnopilko, komencante la ludadon, kaj tiam laŭ difinitaj reguloj teniĝas en la aero per la du teamoj, ĝis la pilko tuŝas la grundon, moviĝas ekster la ludeja kadro aŭ haltiĝas per la centra reto inter la du teamoj. Kontrasta al tio, en futbalo la ekludado ne okazas per bato, sed per enĵeto de la pilko, do tiu enĵeto ne nomeblas serviro, kaj ankaŭ en (herbeja) hokeoglacihokeo, la ekludado per batoj de bastonoj tradicie ne nomiĝas serviro, ĉar la unua bato de bastono ne diferencas al ĉiuj aliaj batoj de bastonoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo serviro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, same jam en la eldono de 2002, paĝo 1029, sed ne jam en la unua eldono de 1970, kie ĝi estintus en paĝo 981.


la ĉino Ma Long prepariĝas por serviro en tabloteniso