Sebastiano de Milano
Sankta | ||
Sebastiano | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Sebastianus | ||
Naskiĝo | 256 en Narbonne | |
Morto | 20-an de januaro 287 en Romo | |
Mortis pro | Persekutado de Diokleciano vd | |
Mortis per | Skurĝado vd | |
Tombo | Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | soldato vd | |
Sanktulo, martiro | ||
Festotago | 20-a de januaro | |
Atributoj | trafita de sagoj | |
Patroneco | Soldatoj, plagoj, sagoj, atletoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Sebastiano (naskiĝis 256 en Narbono, Francio, mortis en 286) estis martiro kristana, mortigita dum la persekutado de la imperiestro Diokleciano.
Laŭ aprokrifa verko atribuita al Sankta Ambrozio de Milano, Sebastiano estis soldato kiu eniris romian armeon ĉirkaŭ 283. Diokleciano, ne sciante ke li estis kristano, nomis lin kapitano de sia gvardio persona, la Pretora gvardio. Ĉirkaŭ 286, lia milda konduto kontraŭ arestitaj kristanoj igis lin kondamnita de perfido, kaj la imperiestro ordonis lian ekzekutadon per sagoj (kiuj fariĝis lia simbolo de sanktulo). Sed Sebastiano ne mortis, kaj oni kondukis lin denove al Diokleciano, kiu ordonis bati lin ĝis la morto.
La barbara metodo de ekzekutado de Sebastiano, igis lin ofta temo de mezepoka arto, kiam li aperis, ĝenerale, kiel junulo ligita al paliso kaj vundita de multaj sagoj.
La festotago de Sankta Sebastiano estas la 20-a de januaro en la eklezioj romkatolika kaj evangeli-luteranaj, kaj la 18a de decembro por la kristan-ortodoksa kaj grek-katolika eklezioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katolika Enciklopedio 1908
- Rev. Alban Butlero Arkivigite je 2019-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.catholic-forum.com/saints/saints03.htm Arkivigite je 2007-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Artikolo en la Favora Sanktulindekso]
- Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10 . (raporto pri vizito al preĝejo de Sankta Roĥo en Vieno en 2016)