Saksio-Lauenburg
Duklando Saksio-Lauenburg | |||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Herzogtum Sachsen-Lauenburg | |||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||
historia lando • duklando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio | |||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||
germana
| |||||||||||||||||||||||
Luteranismo, ekde la Reformacio
| |||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||
Duklando
| |||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
ĝis 1803 Sankta Romia Imperio, malsupra-saksia imperia cirklo
| ||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
disdivido de Duklando Saksio
| ||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
aligita al Prusio
| ||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||
La Duklando Saksio-Lauenburg (aŭ Saksujo-) estis historia teritorio en la Sankta Romia Imperio, ekde 1296 senpere imperia princlando, situanta en la hodiaŭa sud-oriento de Ŝlesvig-Holstinio, proksimume identa kun la nuna distrikto Duklando Lauenburg. La oficiala nomo estis "duklando Saksio, Engern kaj Vestfalio" germane Herzogtum Sachsen, Engern und Westfalen.
De 1296 ĝis 1689 ĝin regis la dinastio Askanoj. Post ilia formorto ĝi estis en persona unio kun Hanovro de 1689 ĝis 1814. Mallonge ĝi apartenis al la napoleona reĝlando Vestfalio. Post la Viena Kongreso ĝi estis memstara duklando en persona unio kun Danio, kaj membro de la Germana Federacio. Post la germana-dana milito ĝi estis ekde 1865 en persona unio kun Prusio, kaj fine en 1876 aligita al Prusio kiel parto de la prusia provinco Ŝlesvigo-Holstinio. Tiel finiĝis ĝia historio kiel aparta ŝtato.
La dukoj de Saksio-Lauenburg
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ: Kategorio: Dukoj de Saksio-Lauenburg
Askanoj (1269–1689)
[redakti | redakti fonton]1269–1689 Dinastio Askanoj (germane Askanier)
Velfoj (1689–1803)
[redakti | redakti fonton]1689–1705 Dinastio Brunsvigo-Celle
- Georgo Vilhelmo, duko de Brunsvigo-Luneburgo
1705–1803 Hanovra dinastio: Princoj-elektistoj de Brunsvigo-Luneburgo
- 1708-1727 Georgo la 1-a, ekde 1714 ankaŭ reĝo de Britio en persona unio
- 1727-1760 Georgo la 2-a
- 1760-1803 Georgo la 3-a
Napoleona tempo
[redakti | redakti fonton]- 1803–1805 okupita de Francio
- 1805–1806 sub Prusio
- 1806–1810 okupita de Francio
- 1810 reĝlando Vestfalio
- 1810-1815 Franca imperio
Oldenburga dinastio (1814–1864)
[redakti | redakti fonton]1814–1864 Oldenburga dinastio: Reĝoj de Danio
- 1814–1839 Frederiko la 6-a
- 1839–1848 Kristiano la 8-a, Kristiano Frederiko
- 1848–1863 Frederiko la 7-a
- 1863–1864 Kristiano la 9-a
Hohencolernoj (1865–1876)
[redakti | redakti fonton]- 1865–1876 Vilhelmo la 1-a, reĝo de Prusio, ekde 1871 imperiestro de la Germana Regno
1876 aliĝo al Prusio.
En 1890, Otto von Bismarck ricevis, ĉe sia elposteniĝo kiel germana kanceliero, la titolon "duko de Lauenburg". Li neniam uzis tiun titolon, kaj eĉ rifuzis akcepti poŝtaĵojn adresitajn al li kun tiu titolo.
|