Sablopipio
Sablopipio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sablopipio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anthus campestris (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sablopipio aŭ Kamparpipio, Anthus campestris, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en multe de moderklimataj Eŭropo (ne en Islando, Brita Insularo, norda Skandinavio aŭ Alpoj, sed en mediteraneaj landoj, suda Francio kaj el Germanio al tuta orienta Eŭropo) kaj Azio, kaj nordokcidenta Afriko. Ĝi estas migranta specio kiu moviĝas vintre al tropika Afriko kaj la Hindia subkontinento.
Tiu estas granda pipio, 16.5–18 cm longa, sed ĝi estas nedistingeblaspekta specio surgrunda, ĉefe sablobruna supre kaj pala sube. Ĝi estas tre simila al la Granda pipio, sed tiu estas iom pli malgranda, havas pli mallongajn krurojn kaj pli mallongan malhelan bekon. La Sablopipio estas ankaŭ multe malpli strieca kaj ne havas striojn en malsupraj partoj, kie brusto estas sablokolora inter gorĝo kaj ventro blankecaj. La kruroj estas flavecaj. Ties flugo estas forta kaj rekta, kaj ĝi faras karakteran alvokon "sĉip" pli altatonan ol tiu de la Granda pipio.
En suda Azio, vintre oni devas atentigi por distingi tiun el aliaj grandaj pipioj kiuj vintras aŭ estas loĝantaj en la areo, kiel la Granda pipio, la Godlevska pipio kaj la Rufa pipio. La Sablopipio estas insektovora, kiel ties parencoj.
La reprodukta habitato estas seka malferma kamparo inklude duondezertojn. La nesto estas surgrunda, la ino demetas 4-6 ovojn.
La komuna nomo de la Sablopipio aludas al ĝenerala sablokoloro ĉefe en subaj partoj; la dua alternativa nomo Kamparpipio aludas al sia tipa habitato, kiu estis jam en la latina scienca nomo kie campestris signifas "loĝanta en kamparo".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53128, Anthus campestris, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Diferencoj laŭ aĝoj kaj seksoj (PDF) de Javier Blasco-Zumeta[rompita ligilo]
|