Romiaj diocezoj
La romiaj diocezoj aŭ pli precize diocezoj de la malfrua Romia Imperio, kutime datita de 284 (ekrego de la imperiestro Diokleciano) ĝis 641 (morto de la imperiestro Heraklio) de nia erao, estis en tiu periodo la regionaj administraj unuoj de la imperio. Ĉiu el ili konsistis el grupiĝo de romiaj provincoj, kaj ĉiun gvidis estro nomata Vicarius,[1] kiu estis la reprezentanto de pretoria prefekto. Ekzistis komence dek du diocezoj, pliiĝante al dek kvar antaŭ la fino de la 4-a jarcento.
La termino diocezo venas de la latina vorto dioecēsis, kiu venas de la greka vorto dioíkēsis (διοίκησις) kun la signifo "administrado", "fiksita distrikto" aŭ "grupo de provincoj". La termino poste pluvivis en la Bizanca Imperio kaj en la kristana eklezio, kaj post ties multaj disbranĉiĝoj aparte en la katolika eklezio, tamen per multege pli la (do pli malgrandaj) diocezoj ol la originaj 12 ĝis 14, kiuj kovris la tutan Romian Imperion en tri kontinentoj - centran, okcidentan kaj sudan Eŭropon, okcidentan Azion kaj nordan Afrikon.
En la subaj du mapoj aperas maldekstre la situacio ĉirkaŭ la jaro 300, kun 12 diocezoj kaj du pliaj apartaj teritorioj, nomataj "Africa" (ĉirkaŭ Kartago) kaj "Asia" (ĉirkaŭ Efeso), kaj dekstre la situacio ĉirkaŭ la jaro 400 - fakte la limoj de la diocezoj dum la 100 jaroj apenaŭ ŝanĝiĝis, nur la italia kaj la orienta diocezoj dividiĝis, kaj nun estas tri pliaj apartaj teritorioj, de Kartago, Ateno kaj Efeso.