Rochefort-en-Terre
Rochefort-en-Terre | |
Komunumo | |
Centra placo de Rochefort-en-Terre
| |
|
|
Oficiala nomo: Rochefort-en-Terre | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Morbihan |
Arondismento | Vannes |
Kantono | Rochefort-en-Terre (ĉefurbo) |
Historia regiono | Bretona duklando |
Situo | Rochefort-en-Terre |
- koordinatoj | 47° 42′ 01″ N 2° 20′ 07″ U / 47.70028 °N, 2.33528 °U (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 80 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 22 m s. m. |
Areo | 1,22 km² (122 ha) |
Loĝantaro | 662 (2006) [1] |
Denseco | 542,62 loĝ./km² |
Dato | 2008-2014 |
Urbestro | Jean-François Humeau |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 56220 |
INSEE | 56196 |
Situo kadre de Francio
| |
Situo kadre de Morbihan
| |
Vikimedia Komunejo: Rochefort-en-Terre | |
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de la interkomunumo | |
Rochefort-en-Terre estas franca komunumo, situanta en la departemento Morbihan, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Rochefort-en-Terre estas konstruita sur roka kresto norde borderita de la Erikejoj de Lanvaux. Ĉirkaŭ ĝi estas la komunumoj Pluherlin kaj Malansac. La rivero Gueuzon, alfluanto al la rivero Arz, trairas la komunumon.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 12-a jc, kastelo estis konstruita sur la roka sprono de la senjoroj de Rochefort. Ĝi estis konstruita laŭ kvinlatera plano[2] kaj okupis la lokon de antaŭaj gallo-romiaj fortikaĵoj.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Demografio
[redakti | redakti fonton]La urbo havis 662 loĝantojn en 2009.
Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]La urbo enhavas multajn monumentojn historiajn :
- Pluraj malnovaj domoj sur la granda strato, el kiuj la bretona trinkejo (france Café Breton), domo de la 16-a jc kun tureto,[2]
- Inter la kolegiato kaj la haloj, kvar konstruaĵoj de la 16-a jc kaj 17-a jc [2].
-
La Turo de la leono
-
Domo de 1666
-
Konstruaĵo de la 16-a jc
- Kolegiata preĝejo Notre-Dame-de-la-Tronchaye de la 12-a jc kun retablo klasita 'monumento historia', sidofakoj de la 16-a jc klasitaj 'monumento historia'[2] kaj jubeo.
-
La preĝejo kaj la kalvario
-
La navo
-
La vitralo de la ĥorejo
-
La statuo de Notre-Dame-de-la-Tronchaye
-
Statuo de Franciska de Amboise
- Kalvario situas sur la preĝeja placo. Biblio de la malriĉuloj, estas tri niveloj de skulptaĵoj, aparte la pasiono kaj la ĉieliro de Kristo.
-
Tuta vido
-
Detalo de la fundamento
-
Detalo de la kruco
-
Detalo de la fundamento
- La kastelo de Rochefort estis konstruita en la la 13-a jc. La origina kastelo ruiniĝis en la militoj de la Ligo kaj duan fojon en 1793.
-
Ĉefa enirejo
-
Ruinoj de la malnova kastelo
-
La nuna kastelo konstruita de Alfred Klots
-
Kapelo de la kastelo
-
Statuo de la Dipatrino en la korto
Lernejo
[redakti | redakti fonton]La komunumo havas elementan lernejon kun 60 lernantoj: la lernejo Sylvain Pradeau.
Turismaj distingiloj
[redakti | redakti fonton]La komunumo estas urbeto kun karaktero kaj unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio. La komunumo estas florumita kaj akiris kvar florojn en la konkurso de la florumitaj urboj kaj vilaĝoj en 2006. Kvar komunumoj de Morbihan ricevis tiun distingaĵon en 2009[4].
- Malvkolora glicino, pli ol centjara, kovras la fasadon kaj la okcidentan pinjonon de la urbodomo.
Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo
[redakti | redakti fonton]- La svisa pentristo Marius Borgeaud pentris tie dum deko da jaroj, ekde 1909.
- Franciska de Amboise estus restadinta en Rochefort-en-Terre kie loĝis lia onklo de Rieux en ĉ.1460. Ŝi estus ĵurinta en la kolegiato neniam edziniĝi. Statuo de ŝi staras en la preĝejo.
- Marie-Louise Trichet venis en Rochefort-en-Terre en la 18-a jc por subskribi la akton pri fondo de la emeritdomo.
- La usona pentristo Alfred Klots, estis je la origino de la renovigo de la urbo.
- Naïa
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficialaj datumoj de 2009 sur la retpaĝejo de Insee
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Architecture et Patrimoine
- ↑ Rochefort-en-Terre en la paĝaro de Insee
- ↑ Laŭreatlisto de la florumitaj vilaĝoj