Rivero Besaya
Aspekto
Besaya | |
---|---|
Rivero Besaya en Torrelavega
| |
rivero • almara rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hispanio |
Longeco | 47 km |
Akvokolekta areo | 465 km² |
Averaĝa trafluo | 12,2 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Cañeda (municipo Campoo de Enmedio) |
- Alteco super marnivelo | 870 m |
- Koordinatoj | 43° 2′ 18″ N, 4° 8′ 57″ U (mapo)43.038333333333-4.1491666666667 |
Enfluejo | Saja |
- Alteco | 25 m |
- Koordinatoj | 43° 21′ 21″ N, 4° 3′ 40″ U (mapo)43.355833333333-4.0611111111111 |
Geografio | |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Irbienza (9 km), Torina (6.68 km), León, Erecia (11 km) kaj Casares |
- Maldekstraj | Bisueña, Llares (12.5 km), Cieza (12 km), Rebujas, Mortera |
Besaya [beSAja] estas rivero en la nordo de Hispanio. Ĝi fluas tra la aŭtonoma komunumo Kantabrio en la riveron Saja (en municipo Torrelavega).[1] Ĝi donas sian nomon al la komarko Besaya.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Besaya venas la latina Bis plus Salia, kiu estas antaŭromia nomo de la rivero Saja.
Fludirecto
[redakti | redakti fonton]La rivero Besaya elfluas en la vilaĝo Cañeda (municipo Campoo de Enmedio), en alteco de 870 metroj super la marnivelo. La fludirecto de la rivero estas preskaŭ tute rekta. Ĝi kuras norden enfluante en la riveron Saja, en la municipo Torrelavega, alportante al ĝi ĉiujare 390 hm³ da akvo. Sume la tutjara akvofluo de ambaŭ riveroj estas 812 hm³.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Confederación hidrográfica del CAntábrico. Afluentes del río Saja. Arkivita el la originalo je 2013-10-05. Alirita 2013-10-04.