Pu Songling
Pu Songling | ||
---|---|---|
Portreto de Pu Songling
| ||
Persona informo | ||
蒲松齡 | ||
Naskiĝo | 5-an de junio 1640 en Zichuan District | |
Morto | 25-an de februaro 1715 en Zichuan District | |
Nacieco | ĉino | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Ming Dinastio Qing vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto | |
Verkado | ||
Ĝenroj | noveloj, eseoj, poemoj | |
Verkoj | Strangaj Rakontoj el Babilema Ateliero vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pu Songling (1640-1715) estas la plej granda ĉina klasika novelisto, kiun oni komparas kun Maupassant kaj Ĉeĥov.
Li naskiĝis en intelektula familio, sed lia patro devis sin vivteni per komercado. La juna Pu Songling sukcesis ĉe la ŝtata ekzameno, sed pro koruptado de la burokratoj lia nomo ne aperis en oficiala listo de sukcesintoj. Unue li laboris kiel asistanto de guberniestro, poste kiel instruisto en nobelaj familioj.
Li verkis 554 novelojn, 1295 poemojn, pli ol 400 eseojn, tri operojn, 14 kantrakontojn kaj manlibron por agrikulturo.
Pu Songling per ĉirkaŭ 500 noveloj priskribis la maljustecon de la feŭda socio, la ŝtata ekzamena sistemo kaj la malfaciloj de la libera amo. En tiu epoko kritikantaj intelektuloj riskis persekutadon kaj malliberigon, kaj tial Pu verkis pri pri "fantomoj, feoj, spiritoj de vulpoj kaj aliaj bestoj" por eviti politikan subpremadon. Lia novelo "Grilo" rakontas historion de Cheng Ming kiu ne povis liveri grilojn deziratajn de la imperiestro kaj suferis pri tio malfacilaĵojn. Iam li trafis bonkvalitegan grilon, sed lia infana filo senvole mortigis tiun; pro la ekonomia risko, la infano memmortigis por eviti la patran koleron, sed poste reviviĝis mem en alian bonkvalitegan grilon, kiu portita al palaco savis la familion el la ruino.[1]
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Mirrakontoj de Liaozhai (Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994, tradukis Laŭlum)
- La strangaĵoj de Liaozhai Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (tradukis Guozhu)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭlum, "Ĉina klasika beletro en Esperanto", en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 748-760. Por la citaĵo p. 757.