[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri havenurbo en Portugalio. Por urbo en Sudameriko rigardu la paĝon Porto (Piauí). Por municipo en regiono Kastilio kaj Leono en Hispanio legu la artikolon Porto (Zamora).
Monda heredaĵo de UNESKO
Porto
Urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Concelho do Porto
Lando Portugalio Portugalio
Duoninsulo Iberio
Regiono Norda Regiono (Portugalio)
Subregiono Granda Porto
Distrikto Distrikto Porto
Municipo Porto
Rivero Doŭro
Situo Porto
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 41° 09′ 06″ N 08° 37′ 11″ U / 41.15167 °N, 8.61972 °U / 41.15167; -8.61972 (mapo)
Plej malalta punkto Marsurfaco
 - situo Atlantiko
 - alteco m s. m.
Setlejo fl.719
 - Urbo ĉ.1123
LAU concelho/câmara municipal
 - situo Avenida dos aliados, Norde
 - leviĝo 33 m
 - koordinatoj 41° 09′ 06″ N 08° 37′ 11″ U / 41.15167 °N, 8.61972 °U / 41.15167; -8.61972 (mapo)
Horzono OET (UTC0)
 - somera tempo OEST (UTC+1)
Poŝtkodo 4xxx-xxx Porto
Area kodo & Prefikso (+351) 22 XXX-XXXX
ISO 3166-2 kodo PT
Laŭloka nomo portuense, tripeiro (senkonsidera)
Municipaj ferioj São João
Situo de Porto enkadre de Portugalio
Situo de Porto enkadre de Portugalio
Situo de Porto enkadre de Portugalio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Porto
Retpaĝo: www.cm-porto.pt
Map

Porto estas urbo en la norda Portugala Respubliko, haveno ĉe la Atlantiko (portugale o Porto signifas "la havenon"), ĉe kiu enmariĝas la rivero Doŭro. Ĝi donas la nomon al la Portovino.

Porto estas ĉefurbo de distrikto Porto, de subregiono Metropola Areo de Porto kaj de regiono Nordo. Ĝi havas 231 800 loĝantojn (2021)[1], dum la metropola areo (aglomeraĵo) enhavas 1 736 228 loĝantojn (2021)[1]. Ĝi estas ĉefurbo de eta municipo kun 41,66 km², areo kiu koincidas ekzakte kun la urbo kaj subdividiĝas en 15 lokaĵoj. La municipo estas limigita norde de la municipoj Matosinhos kaj Maia, oriente Gondomar, sude Vila Nova de Gaia kaj okcidente la Atlantika Oceano.

Malgraŭ sia malgranda geografia amplekso, Porto estas la kvara plej granda urbo de la lando[2]; ĝi situas pli-malpli 300 km for de Lisbono.

Kale estis malgranda kelta setlejo konata jam de grekaj navigistoj sur la maldekstra bordo de la rivero Douro, proksime al ties marelfluejo; ĝi ne havis taŭgajn kondiĉojn por la navigado pro kio la romianoj translokis la urbon al pli konvena loko, kie eblus haveno. Dum la invadoj fare de ĝermanoj, Kale estis kontrolita de suevoj. Ĉirkaŭ la jaro 417 alanoj invadis la teritorion de suevoj, pelante ilin al la dekstra bordo de la rivero Douro kie nun estas Porto. La alanoj tamen ne konkeris tiun urbon. Hermeriko la 1-a, reĝo de la suevoj de Galegio, fortikigis kastelon sur la monteto Pena Ventosa (Ventoroko) kaj konstruis ene loĝejojn por la trupoj. Tio estis Cale Castrum Novum (nova kastelo de Kale) kun kategorio de civitas (urbo). Ĉe la bazo de tiu monteto estis Portus Kale (haveno de Kale, nuna Ribeira, riverbordo), kiu estis la deveno de la nomo Portucale, kiu estos ankaŭ la nomo de la supra urbo ekde la fino de la 5-a jarcento n.e. Alia kastelo, sur la transa bordo de la rivero, kie nun estas Vila Nova de Gaia, restis kiel avangarda defendejo de Kale. Ambaŭ kasteloj figuris dum jarcentoj en la blazono de Oporto, ambaŭflanke de la Dipatrino.

En 711, startis la Islama invado de Iberio per elŝipiĝo en Ĝibraltaro de maŭra armeo de 9 000 homoj, estrataj de Tarik ibn Zijad.[3][4] En 714 ili konkeris Lisbonon, kaj en 715 atingis la nordan regionon de tio kio estas nun Portugalio, konkerinte la ĉefajn urbojn kiel Porto kaj Braga.[5] En 716 preskaŭ la tuta Iberio estis sub la Omajada kaliflando,[6] escepte de malgranda montara zono de Asturio, de kie eliros kristana rezistado. Post la islama epoko, la regiono de la nuna Portugalio inter la riveroj Minjo kaj Doŭro, estis konkeritaj de la maŭroj fare de Vímara Peres je ordonoj de la reĝo Alfonso la 3-a de Asturio ĉirkaŭ la jaro 868. En la jaro 999 armeo de francoj forpelis la islamanojn el la valo de la rivero Douro.[7]

En tiu regiono establiĝis la Graflando Portukale kiu apartenis al la Reĝlando Galegio, dependa siavice de la Reĝlando Leono. La diocezon de Porto oni restarigis definitive en 1112-1114 je la alveno el Kompostelo de la episkopo Hugo. En 1123 oni fondis oficiale la urbon Porto.[8] La Graflando sendependiĝis rezulte en la Reĝlando Portugalio en 1139. Tiu graflando etendiĝis de la rivero Minjo norde ĝis la rivero Douro sude. Alfonso la 6-a de Leono donis tiun graflandon al sia ekstergeedza filino Teresa, edzino de Henriko de Burgonjo. La filino de ambaŭ estis la unua sendependa reĝo de Portugalio, nome Afonso Henriques.

Pilorio, Katedralo de Porto kaj Antikva Urbodomo fone.

Dum la dinastia krizo de 1383–1385 la urbo restis fidela al Mestre de Avis, posta Johano la 1-a, ekstergeedza filo de Don Pedro kaj duonfrato de Don Fernando. Tiukadre, en 1384, okazis batalo de loka soldataro kontraŭ multe pli nombra forto de kastilianoj kaj kelkaj francoj kiu venis en Portugalio el Galegio, cele al apogo al la armeo de Don Johano de Kastilio en la sieĝo de Lisbono. La portugaloj venkis kaj ekhavis grandajn liveraĵojn kaj armilojn, dum la kastilianoj perdis plifortigon de ĉirkaŭ 650 homoj.[9][10]

En la urbo okazis la nupto de la reĝo Johano la 1-a kun la angla princino Dª. Filipa de Lencastre (Philippa of Lancaster). En la urbo kreskiĝis la infanto Don Henriko, konata kiel Infante de Sagres, O Navegador, la Navigisto.

Pro kompleta liverado de manĝaĵoj al la armeo kiu eliris en 1415 al la konkero de Sebto, la lokanoj de Porto havigis la tutan viandon disponeblan, kaj al ili restis nur "tripas" (internaĵoj), por kio la lokanoj de Porto estis konataj per la karesnomo "tripeiros" (internaĵuloj). Ankaŭ pro tio tradicia plado de la loka kuirarto estas ankoraŭ "Tripas à moda do Porto".

La urbo ludis gravan rolon en la defendo de liberalismo kaj precize en la bataloj de la 19-a jarcento, kaj speciale per kuraĝo per kiu eltenis la sieĝon fare de la armeo de Mikaelo dum la Enlanda Milito de 1832–34. Tio havigis el la reĝino Dona Maria la 2-a la titolon — unika inter la ceteraj urboj de Portugalio — Invicta Cidade do Porto (nevenkita urbo Porto, ankoraŭ en la blazono), el kio la urbo estas ofte menciita per antonomazio — «Invicta».

La urbo entenas en unu de multaj preĝejoj — Lapa — la koron de Petro la 4-a, kiu proponis ĝin al la lokanoj omaĝe al kontribuado al la liberala tendaro.

Moderna historio

[redakti | redakti fonton]
Porto vidata de Gaia, aliflanke de la riverego Doŭro. Tipa bildo kun la tradiciaj boatoj uzitaj por vintransportado.

Jam ekde la 13-a jarcento, la vino produktita en la valo de la rivero Douro estis transportita al Porto per barcos rabelos (ebenaj velŝipoj). En 1703, la Interkonsento pri teksaĵoj kaj vinoj pere de la brita ambasadoro John Methuen establis komercajn rilatojn inter Portugalio kaj Anglio.[11] En 1717, la unua angla komercejo estis establita en Porto. La produktado de portovino tiam laŭgrade pasis en la manojn de kelkaj anglaj firmaoj. Por kontraŭ tiun dominadon, la ĉefministro Markizo de Pombal establis portugalan firmaon kiu havu la monopolon de nino el la valo de Douro. Li markigis la regionon por la produktado de portovino, por sekurigi la vinkvaliton; tiu estis eble la unua klopodo por kontroli vin-kvaliton kaj produktadon en Eŭropo. Malgrandaj vinproduktantoj ribelis kontraŭ liaj striktaj politikoj pri Karnavala Marto bruligante la konstruaĵojn de tiu firmao. La ribelon oni nomis Revolta dos Borrachos (ribelo de la ebriuloj).

Inter 1732 kaj 1763, itala arkitekto Nicolau Nasoni desegnis barokan preĝejon kun turo kiu iĝis la arkitektura kaj vida ikono de la urbo: nome Torre dos Clérigos (Turo de la Klerikoj). Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj, la urbo iĝis grava industria centro kaj ĝiaj grando kaj loĝantaro pliiĝis.

La invado de Napoleonaj trupoj en Portugalion estrite de la Marŝalo Soult alportis militon al la urbo Porto. La 29an de Marto 1809, kiam la lokanoj fuĝis pro la avanco de la francaj trupoj[12][13] kaj klopodis trapasi la riveron Douro tra la Ponte das Barcas (boata ponto), tiu ponto falis pro la pezo, kio rezultis en mortoj. Tiu evento estas ankoraŭ memorita per memortabulo ĉe la Ponto Don Luis la 1-a. La Francan Armeon forpelis el Porto la brita Arthur Wellesley, Duko de Wellington, kiam lia brit-portugala armeo trapsis la riveron el Mosteiro da Serra do Pilar (iama konvento) en subita atako dum sunbrila tago, uzante vinboatojn por transporti la trupojn, deflankigante la Francan Armeon.[14][15]

Sieĝo de Porto. Pentraĵo de Carlos Alberto Santos.

Influite de la liberalaj revolucioj okazintaj en Eŭropo, la Liberala Revolucio de 1820 startis en Porto.[16] La revoluciuloj postulis la revenon de Johano la 6-a de Portugalio, kiu estis transiginta la portugalan kortegon al la portugala Kolonia Brazilo ekde la franca invado de Portugalio, kaj konstitucian monarkion por Portugalio. En 1822, oni akceptis liberalan konstitucion, parte pere de la klopodoj de la liberala asembleo de Porto (Junta do Porto). Kiam Mikaelo la 1-a aliris al la portugala trono en 1828, li malakceptis tiun konstitucion kaj regis kiel kontraŭliberala, absolutista monarko.[17] Tiam okazis la Portugala Enlanda Milito (konata ankaŭ kiel Liberalaj Militoj) el 1828 ĝis 1834 inter tiuj kiuj apogis konstituciismon, kaj tiuj kiuj opoziciis kontraŭ tiu ŝanĝo, defendantoj de la preskaŭ-absolutismo kaj estritaj de D. Miguel. Porto ribelis denove kaj devis suferi sieĝon de dek ok monatoj inter 1832 kaj 1833 fare de la absolutista armeo.[18][19] Porto estas kromnomita "Cidade Invicta" (nevenkita urbo) post sukcese rezisti la mikaelisman sieĝon. Post la abdiko de la reĝo Mikaelo, oni restarigis la liberalan konstitucion.

Konata kiel urbo de pontoj, Porto konstruis sian unuan permanentan ponton, nome Ponte das Barcas (boata ponto), en 1806. Tri jarojn poste, ĝi falis pro la pezo de miloj da fuĝantoj el la franca invado dum la Duoninsula Milito, kio okazigis milojn da mortoj. Ĝi estis anstataŭita de la Ponto D. Maria la 2-a, popularigita laŭ la nomo Ponte Pênsil (pendoponto) kaj konstruita onter 1841 kaj 1843; el kiu restis nur la eltenaj pilieroj. La Ponto Maria Pia, fervoja ponto, estis inaŭgurita la 4an de Novembro 1877;[20] ĝi estis planita kiel grava verko de inĝenierado de forĝita fero kaj estis desegnita de Gustave Eiffel. La posta Ponto Don Luis la 1-a anstataŭis la menciitan Ponte Pênsil.[21] Tiun lastan ponton konstruis Teophile Seyrig, iama partnero de Eiffel. Seyrig venkis en registara konkurenco kiu okazis en 1879. Konstruado startis en 1881 kaj la ponto malfermiĝis al la publiko la 31an de Oktobro 1886.[22]

Ribelemo de Respublikanoj kondukis al la unua ribelo kontraŭ la monarkio en Porto la 31an de Januaro 1891. Tio rezultis en la renverso de la monarkio kaj proklamo de la respubliko pere de la Oktobra revolucio en Portugalio 1910.[23][24][25]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Porto havas areon de 45 km² kaj ĉirkaŭ 240 000 loĝantojn, kio faras ĝin la dua plej granda urba aglomeraĵo de la lando. La urbo estas konata kiel ĉefurbo de la Nordo kaj ĝia historia urboparto estis klasita kiel Monda heredaĵo de Unesko ekde 1996.[26] La urba kerno estas sur la dekstra bordo de la rivero Douro proksime de ĝia marenfluejo.

La geografia loko de la urbo, ligita al reto de aŭtoŝoseoj, ebligas akveno el regionoj kiel Galegio, Algarve, Lisbono, Koimbro aŭ aliaj lokoj facile. Porto estis klasita kiel la tria portugala urbo havanta plej loĝeblajn vivkondiĉojn, laŭ taksado de studo publikita ĉiujare de la gazeto Expresso.

Preĝejo de Bonfim.

Administracie, la municipo estas dividita en 7 submunicipoj (freguesias):[27]

  • Aldoar, Foz do Douro e Nevogilde
  • Bonfim
  • Campanhã
  • Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
  • Lordelo do Ouro e Massarelos
  • Paranhos
  • Ramalde

Porto havas mediteranean klimaton de tipo Csb laŭ la Klimata klasifiko de Köppen.[28] Vintre la temperaturoj varias inter 5 °C kaj 14 °C rare malsupre de 0 °C. Dum tiu sezono, pluvaj periodoj kombiniĝas kun tagoj pli malvarmaj kaj sennubaj. Somere la temperaturoj varias inter 15 °C kaj 25 °C kaj foje atingas aŭ eĉ superas 35 °C en Julio aŭ Aŭgusto. Someraj temperaturoj super 30 °C estas raraj pro la proksimeco de la oceano, sed ĉiuokaze ja okazas kiam vento blovas de oriento.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Vidaĵo de la urbocentro.

La metropola areo de Porto estas hejmo de 1 757 413 loĝantoj kaj havas 1 900 km² de areo, kun loĝdenseco proksima al 1 098 loĝ/km², kio faras la urbon la 13a urba areo plej loĝata de la Eŭropa Unio, kaj la dua ĉefa areo (NUTS III) de Portugalio. Porto kaj ĝia metropola areo konstituas la strukturan kernon de la Norda Regiono, kiu estas la regiono (NUTS II) plej loĝata de la lando,[29] koncentrante preskaŭ 35% de la konstanta loĝantaro de Portugalio. Multaj de la plej antikvaj domoj de la urbo estas en malbona stato. La loĝantaro de la municípo mem de Porto malpliiĝis je preskaŭ 100 000 el la 1980-jardekoj, sed la nombro de permanentaj loĝantoj en la periferio kaj satelitaj urboj ege kreskiĝis.[30]

Porto, konata kiel Nevenkita Urbo kaj kiel Ĉefurbo de la Nordo. Ĝi estas la ĉefa urbo de la historiaj regionoj Entre Douro e Minho kaj Douro Litoral, kiuj ankoraŭ estas du identecaj teritorioj kun forta kohereco, fizike, nature, homara kaj socia, estante en unu de la kernaj punktoj de la riverbaseno de Douro. Porto estas ofte referencita kiel portugala urbo kun temperamento centr-eŭropa, pro la bukoleco de sia urba etoso (simila al la komercaj urboj de centraj kaj nordaj urboj de Eŭropo tre ofte ĉe riveroj aŭ oceano).[31] Diversaj faktoj kontribuis al nuna etoso, kiel la kultura influo de Judoj kaj de Anglio, pro la forta brita ĉeesto. Porto estas la portugala urbo en kiu vivas la plej granda brita komunumo kaj en kiu estas la plej antikvaj judaj radikoj, tra heredo de judoj, de konvertitaj novkristanoj, «kripto-judoj» ktp. En la Mezepoko estis eĉ tri apartaj judaj kvartaloj.[32] En Porto estas la plej granda sinagogo de Iberio kaj unu el la plej grandaj de Eŭropo — nome la Sinagogo Kadoorie, konstruita en 1938. Ĝi funkcias kiel ekspoziciejo pri la juda komunumo de Porto el historiaj tempoj ĝis nun.

Bareloj de portovino en vinkelo: ĝi estas la plej konata el la eksportoj de la urbo kaj tradicia bazo de ĝia ekonomio.

Porto plus la kunurbaĵo al kiu ĝi apartenas estas grava industria kaj financa centro kaj de Portugalio kaj de Iberio. Kiel plej grava urbo en la tre industriigita nordokcidento, multaj el la plej grandaj portugalaj korporacioj el diversaj ekonomiaj sektoroj, kiel Altri, Ambar, Amorim, Bial, BPI, Cerealis, CIN, Cofina, EFACEC, Frulact, Lactogal, Millennium bcp, Porto Editora, RAR, Sonae, Sonae Indústria, kaj Super Bock, havas sidejojn en la Metropola Areo de Granda Porto, ĉefe en la kernaj municipoj Maia, Matosinhos, Porto, kaj Vila Nova de Gaia.

La iama borso (Bolsa do Porto) transformiĝis en la plej granda derivaĵa borso de Portugalio, kaj kuniĝis kun la Lisbona Borso por krei la Bolsa de Valores de Lisboa e Porto (nun Euronext Lisbon), kiu finfine kuniĝis kun Euronext, kune kun la borsoj de Amsterdamo, Bruselo kaj Parizo, inter aliaj. La konstruaĵo kiu iam estis hejmo de la bordo estas nune unu el la turismaj altiraĵoj de la urbo nome Palaco Bolsa, el kiu la Salão Árabe (Araba Salono) estas ties ĉefa altiraĵo. La Banco Português de Fomento (BPF), banko posedaĵo de la portugala ŝtato establiĝis en 2020, kaj havas sian sidejon en Porto.

Porto estas hejmo de populara portugala ĵurnalo nome Jornal de Notícias. La konstruaĵo en kiu estas ĝiaj oficejoj (kiu havas la saman nomon kiel la gazeto) estis iam unu el la plej altaj en la urbo (ĝi estis superita de nombraj pli modernaj konstruaĵoj kiuj estis konstruitaj ekde la 1990-aj jaroj). Ankaŭ Porto Editora, unu el la plej grandaj portugalaj eldonejoj, havas sian sidejon en Porto. Ties vortaroj estas inter la plej popularaj referencoj uzataj en la lando, kaj ankaŭ ties tradukaĵoj estas tre popularaj.

Suda flanko de la rivero Douro (maldekstra bordo), Vila Nova de Gaia, areo de vinkeloj kaj turisma altiraĵo. Trans la rivero el Porto.

La ekonomiaj rilatoj inter la urbo Porto kaj la valo de la rivero Douro estas dokumentita ekde la Mezepoko. Tamen, ili ege profundiĝis en modernaj tempoj. Ja komerco de sumako, sekaj fruktoj kaj nuksoj, krom la douraj olivoleoj eltenis prosperajn interŝanĝojn inter la regiono kaj Porto mem. El la riverflankaj kajoj ĝis la rivera marenfluejo, tiujn produktojn oni eksportis al aliaj merkatoj de la Malnova kaj Nova Mondoj. Tamen, la plej granda levilo de la interregionaj komercrilatoj rezultis el la komerca dinamiko de la agrikulturo kaj industrio de la portovino (Vinho do Porto). Ĝi evidente promociis la komplementajn rilatojn inter la granda marborda centro kaj regiono kun granda agrikultura produktiveco, speciale pro la produktado de tre altkvalitaj fortikitaj vinoj, konataj per tutmonde fama etikedo Port. La disvolviĝo de Porto estas tre konektita kun la maldekstra bordo de la rivero Douro en Vila Nova de Gaia, kie estas la pli malkruta deklivaro kun la vinkeloj de la portovino. Nuntempe estas tre turisma areo, kiel tipa pejzaĝo (kun iamaj velboatoj) kaj kiel zono altira pri restoracioj, trinkejoj, viziteblaj vinkeloj, ktp.

La urbo estas ĉefa alirejo al la norda regiono de Portugalio kaj ankaŭ al nordaj kaj okcidentaj areoj de Hispanio. Je du-hora veturado el la flughaveno de Porto, estas kvar lokoj de Monda heredaĵo de Unesko kaj popularaj hispanaj turismejoj kiel Santiago de Compostela. En studo pri la konkurenciveco de 18 Portugalaj distriktaj ĉefurboj, Porto estis la plej malbone rangigita. Tiun studon faris ekonomikaj esploristoj de la Universitato de Minjo kaj publikigis ĝin la ĵurnalo Público la 30an de Septembro 2006. La plej bone rangigitaj urboj en tiu studo estis Évora, Lisbono, kaj Koimbro.[33] Tamen, la validecon de tiu studo estis pridubita de gravuloj el Porto (kiel ekzemple lokaj politikistoj kaj negocistoj) kiuj argumentis, ke la urbo mem ne funkcias sendepende sed en kunurbaĵaro kun aliaj municipoj.[34] Rangigo de 2007 publikigita en Expresso rangigis Porto kiel la tria plej bona urbo por vivi en Portugalio – ligita kun Évora kaj sub Guimarães kaj Lisbono.[35]

Ribeira, zono laŭlonge de la rivero Douro, parto de Monda heredaĵo de Unesko.

Laŭlonge de la lastaj malmultaj jaroj, Porto espertis gravan pliigon de turismo, kio parte povas estis ligita al la kerno de flugentrepreno Ryanair en la Flughaveno Francisco Sá Carneiro. Porto estis plej Bona Eŭropa Destino en 2012, 2014 kaj 2017.[36]

La urbo ricevis 2.8 milionojn da tranoktajn vizitantojn kaj 1.4 milionojn da dumtagajn veturantojn inter Januaro kaj Novembro 2017, el kiuj 73% el aliaj landoj. Turisma enspezo pliiĝis je ĉirkaŭ 11%, laŭ informo de 2018.[37]

Laŭ informo de Februaro 2019, ĉirkaŭ 10% de la ekonomia aktiveco en Porto estas generata de turismo.[38] La indico de hotela okupado en 2017 estis 77%.[39] Faka studo publikigita en Junio 2019 asertis, ke "Porto estas unu el la plej rapide kreskiĝantaj eŭropaj turismaj destinoj kiuj spertis eksponencian kreskon en la peto de urbaj turistoj".[40]

La plej popularaj turismaj altiraĵoj en la urbo estas la Katedralo, la Ponto Don Luis la 1-a, la Kafejo Majestic, la fama librovendejo Livraria Lello kaj la Ĝardenoj de la Vitropalaco.[41]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Porto

Kiel turismaj punktoj estas substrekindaj la Katedralo, Torre dos Clérigos, konstruita de Nicolau Nasoni, la novklasika Palaco Bolsa, la Preĝejo de Sankta Francisko, aŭ la tipe portugala preĝejo Sankta Klara, laŭ manuela stilo kaj en la Fundação de Serralves, muzeo de nuntempa arto.

Aliaj altiraĵoj estas jenaj:

La Historia Centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

  • Hospitaloj de Sankta Antonio, Sankta Johano kaj IPO.
  • Universitato de Porto; aliaj universitatoj estas la Universidade Católica Portuguesa, la Universidade Lusíada do Porto, la Universidade Fernando Pessoa, la Universidade Portucalense, la Universidade Lusófona do Porto kaj la Instituto Politécnico do Porto.
  • Estas du municipaj bibliotekoj, unu kun limigita alireblo, kaj la moderna Municipa Biblioteko Almeida Garrett de libera alireblo.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

La regionon servas du gravaj infrastrukturoj: nome la haveno Leixões, kie funkcias 25% de la portugala internacia komerco kaj moviĝas ĉirkaŭ 14 milionoj da tunoj de varoj jare, kaj la flughaveno Francisco Sá Carneiro, kiu estas la plej bona flughaveno de Portugalio laŭ disponebla spaco. Laŭ flugmovado de ŝarĝo kaj de pasaĝeroj, ĝi estas la dua plej granda de Portugalio, kaj la plej bona de la mondo en la kategorio de flughavenoj de ĝis 5 milionoj da pasaĝeroj kaj, en 2014, la tria plej bona eŭropa flughaveno.[42]

La Metroo de Porto (portugale Metro do Porto) estas la publika metroa transportreto de Porto kaj ĝia metropola areo, servante pli ol 1 milionon da loĝantoj disigitaj trans ok municipoj. Ĝi estas la plej ampleksa metroreto en Portugalio, kaj la 13-a plej longa en la Eŭropa Unio, kun 67 kilometroj en 2022.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]
Monumento al Princo Henriko la Navigisto.
Statuo de Sophia de Mello Breyner Andresen.

Kvartaloj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Porto subtenas la sekvajn internaciajn ĝemelurbajn partnerecojn:[43]:

Esperanto en Porto

[redakti | redakti fonton]

La 97-a SAT-kongreso okazis en Porto inter la 5-a kaj la 11-a de aŭgusto 2024.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 [1]
  2. [2]
  3. «April 29 711 AD - Moorish General Tariq ibn-Ziyad Lands at Gibraltar». Konsultita la 19an de majo 2015
  4. «Medieval Sourcebook: Ibn Abd-el-Hakem: The Islamic Conquest of Spain». Konsultita la 19an de majo 2015
  5. Roger, Collins (1989). The Arab Conquest of Spain 710-797. [S.l.: s.n.] ISBN 0-631-19405-3
  6. Os Omíadas
  7. COELHO, José Júlio Gonçalves. Notre-Dame de Vendôme et les Armoiries de la Ville de Porto, Mémoire Historique et Archéologique. Vendôme, 1907
  8. Renzi, Francesco; Mariani, Andrea (2022). «Los obispos de Oporto entre 1138 y 1189: política patrimonial y relaciones con los poderes regio y papal» (pdf). En la España Medieval (45): 121-149. ISSN 0214-3038. doi:10.5209/elem.81439. Konsultita la 1an de julio 2022.
  9. Crise de 1383-1385 en Infopédia. Porto: Porto Editora, 2003-2019
  10. Fernão Lopes. Crónica de el-rei D. João I, ĉap. CXIV ĝis CL
  11. Francis, A.D. John Methuen and the Anglo-Portuguese Treaties of 1703. The Historical Journal Vol. 3, No. 2, pp. 103 – 124.
  12. Smith
  13. Glover
  14. Glover, Michael (1974). The Peninsular War 1807 – 1814, A Concise Military History. Penguin Books. pp. 96–97 description of the retreat of Soult along the Valongo and Amaranthe road. ISBN 9780141390413.
  15. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Oporto". Encyclopædia Britannica. Vol. 20 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 137–139, p. 139. "The town is renowned in British military annals from the duke of Wellington's passage of the Douro, by which he surprised and put to flight the French army under Marshal Soult, capturing the city on the 12th of May 1809"
  16. retejo CasaHistória, "Independence and Empire" Arkivita la 6an de Julio 2018 ĉe Wayback Machine, alirita la 12an de Junio 2007
  17. Rocha, António Silva Lopes (1829). Unjust Proclamation of His Serene Highness The Infante Don Miguel as King of Portugal or Analysis and Juridical Refutation of the Act Passed by the Denominated Three States of the Kingdom of Portugal on the 11th of July, 1828; Dedicated to the Highest and Powerful, Dona Maria II. Queen Regnant of Portugal. London, England: R. Greenlaw.
  18. Tucker, Spencer C. (2009). A Global Chronology of Conflict: From the Ancient World to the Modern Middle East. Santa Barbara, California: ABC-CLIO. p. 1158. ISBN 9781851096725. Alirita la 10an de Februaro 2016.
  19. Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Oporto" . Encyclopædia Britannica. Vol. 20 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 137–139, vidu p. 139. "Oporto sustained a severe siege in 1832–1833, being bravely defended against the Miguehtes by Dom Pedro with 7000 soldiers; 16,000 of its inhabitants perished"
  20. Loyrette 1985, p.60
  21. Manuel de Azeredo (Decembro 1999), The Bridges of Porto – Technical Data, Faculty of Engineering, University of Porto, alirita la 12an de Aŭgusto 2014
  22. Costa, Patrícia (2005). "Ponte de D. Luís (IPA no. 00005548)". SIPA – Sistema de Informação para o Património Arquitectónico. Alirita la 22an de Septembro 2014.
  23. "1ª Republica – Dossier temático dirigido às Escolas" (PDF). Rede Municipal de Bibliotecas Públicas do concelho de Palmela. 30a de Aŭgusto 2010. Arkivita el la originalo (PDF) la 23an de Aprilo 2015.
  24. [https://web.archive.org/web/20110622212517/http://in-devir.com/index.php?option=com_content&task=view&id=176&Itemid=37 "5 de Outubro de 1910: a trajectória do republicanismo".] In-Devir. 30a de Aŭgusto 2010. Arkivita el la originalo (PDF) la 22an de Junio 2011.
  25. Quental, Antero de (1982). Prosas sócio-políticas ;publicadas e apresentadas por Joel Serrão. Lisboa: Imprensa Nacional-Casa da Moeda. p. 248. En fako "O Partido Republicano Português" de la artikolo.
  26. Ministério dos Negócios Estrangeiros (eld.). «Centro Histórico do Porto». Konsultita la 6an de aprilo 2015. Arkivita de la originalo en la 20a de januaro 2015.
  27. Reorganização administrativa do território das freguesias Konsuntita la 19an de januaro 2024.
  28. Updated world map of the Köppen-Geiger climate classification
  29. Região Norte. Arkivita el la originalo je 2024-01-20. Alirita 2024-01-20.
  30. Artigo (PDF), Universidade do Porto
  31. São João
  32. QUESTOM JUDAICA
  33. Publico.pt – Índice de competitividade coloca Évora no topo e Porto em último, Arkivita la 11an de Marto 2007 ĉe Wayback Machine, Pedro Ribeiro – 30a de Septembro 2006
  34. Coentrão, Abel Quanto vale o Grande Porto? Arkivita la 11an de Marto 2007 ĉe Wayback Machine — Publico.pt Postulas subskribon
  35. "Classificação Expresso das melhores cidades portuguesas para viver em 2007" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) la 16an de Februaro 2008. (66.5 KB)
  36. Europe's best destinations 2014 – Europe's Best Destinations. europeanbestdestinations.org.
  37. Tourists and real estate investors home in on Porto. [rompita ligilo]
  38. Porto enjoys rapid growth in visitors in 2018 for tourism & conferences.
  39. Porto hotel occupancy rate 2011–2019.
  40. Urban Tourist Motivations in the City of Porto.
  41. 15 Best Things To Do In Porto In 2023 (Written By A Local).
  42. Abel Coentrão Aeroporto Sá Carneiro de novo no pódio europeu Publico, 19-a de februaro 2014, aAlirita la 20-an de januaro 2024.
  43. [https://web.archive.org/web/20150923172345/http://www.anmp.pt/anmp/pro/mun1/gem101l0.php?cod_ent=M4000 listo pri partneraj urboj, arkivigita en aprilo 2024
  44. "Partneraj urboj". klaipeda.lt. Klaipėda (litove)

Mozaikgalerio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Porto en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oporto en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Porto en la portugala Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.