Pietro Lombardo
Petro Lombardo (1435-1515) | |
---|---|
Fasado de la Preĝejo de Sankta Maria de la Mirakloj, en Venecio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1435 en Carona, Italio |
Morto | 1515 en Venecio, Italio |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Familio | |
Infanoj | Tullio Lombardo, Antonio Lombardo (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto arkitekto ŝtontajlisto |
Verkoj | Santa Maria dei Miracoli, Venice |
Pietro Solaro (1435-1515) estis itala arkitekto kaj skulptisto, filo de Martino Solari da Carona, edukiĝis en Venecio, kaj pli malfrue li translokiĝis al Padovo ĉirkaŭe de 1450. Tiuepoke, la venecia urbo trapasis ekflorantan artisman periodon, kaj altiris diversajn artistoj kun la grandeco de Bartolomeo Vivarini (1430-1491), Giovanni Bellini (1433-1516) kaj Gentile Bellini (1429-1507).
Proksimume en la fino de la 1460-aj jaroj, li translokiĝas al Venecio, malfermas skulptolaborejon kaj specialiĝas pri funebraj monumentoj. En tiu urbo li aktivas kun diversaj laboraĵoj asignitaj de gravaj civitanoj ĉe la Laguno de Venecio, enkalkulante la Monumenton al la doĝo Pasquale Malipiero (1457–1462), en la dominikana preĝejo de la Sanktuloj Johano kaj Paŭlo, la funebran monumenton al la doĝo Pietro Mocenigo (1406-1476) en la Baziliko de la Sanktuloj Johano kaj Paulo kaj la monumenton al la doĝo Nicolò Marcello (1399-1474) en la sama preĝejo.
Post la enfalo de la Katedralo de Cividale del Friuli, konstruita en 1457, far Bartolomeo delle Cisterne (1400-1480), okazinta en la jaro 1502, Pietro Lombardo venigiĝis por la taskoj pri rekonstruado kaj pligrandigado de la katedralo.
Li estis patro de la arkitektoj kaj skulptistoj Tullio Lombardo (1455-1532) kaj Antono Lombardo (1458-1516).
Elektitaj arkitekaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Tombo de Dante Alighieri, en la Preĝejo de Sankta Francisco, en Ravenna
- Preĝejo de Sankta Johano kaj Paŭlo
- Monaĥejo apud la Preĝejo de Sankta Maria Patrino de Dio (Santa Maria Mater Domini), Venecio
- Horloĝturo en la Placo de Sankta Marko, Venecio
- Lernejo de la Favorkoreco (Scuola della Misericordia)
- Klostro de la Preĝejo de Sankta Justina, en Padovo
- Monumento al la Episkopo de Trevizo, Zanettino da Udine (1416-1485), en la katedralo de urbo, Trevizo, 1484
- Preĝejo de Sankta Maria de la Mirakloj, Venecio, 1489
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Encyclopædia Britannica
- Personensuche
- WorldCat Identities
- HEIDI Katalog für die Bibliotheken der Universität Heidelberg
- Scholars Resource Arkivigite je 2014-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
- MCN Biografías
- Venice and its lagoons[rompita ligilo]
- Sturgis' Illustrated Dictionary of Architecture and Building: An Unabridged ..., Russell Sturgis,Francis A. Davis
- The Cathedral Builders: The Story of a Great Masonic Guild, Leader Scott
- Eyewitness Companions: Art, Robert Cumming
- Venice: History of the Floating City, Joanne M. Ferraro
- The Styles of Ornament, Alexander Speltz
- Building Renaissance Venice: Patrons, Architects and Builders, C. 1430-1500, Richard John Goy
- The Art of Renaissance Venice: Architecture, Sculpture, and Painting, 1460-1590, Norbert Huse
- The Architecture of the Renaissance, Volume 1, Leonardo Benevolo
- The Italian Renaissance: Culture and Society in Italy, Peter Burke
- The Companion Guide to Venice, Hugh Honour
- The Mirror of Literature, Amusement, and Instruction, Volume 26, Reuben Percy,John Timbs
- Venice and the Renaissance, Manfredo Tafuri
- Venice, Venetia & the Dolomites, 4th Arkivigite je 2014-11-07 per la retarkivo Wayback Machine, Dana Facaros,Michael Pauls