Philippe Van Parijs
Philippe Van Parijs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de majo 1951 (73-jaraĝa) en Bruselo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo Katolika universitato de Loveno UCLouvain Saint-Louis – Bruxelles (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo ekonomikisto universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
Okcidenta FilozofioFilozofio de la 20-a kaj 21-a jarcentoj | |||||
Noteblaj ideoj | Baza enspezo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philippe Van Parijs (naskiĝis la 23-an de majo 1951 en Bruselo) estas belga ekonomikisto kaj filozofo.
Li doktoriĝis en 1977 en Loveno pri sociaj sciencoj kaj en 1980 pri filozofio ĉe la Universitato de Oksfordo; krome li studis ekonomikon, juron, sociologion kaj lingvistikon. Li estis ĝis la emeritiĝo en 2016 ordinara profesoro de la universitato de Louvain-la-Neuve; krome li samtempe estis de 2004 ĝis 2010 gastprofesoro en Harvard kaj de 2011 ĝis 2015 gastprofesoro ĉe la universitato de Oksfordo[1]. Tutmondan konatecon li havas kiel defendanto de "baza enspezo" (minimuma garantiata enspezo por ĉiuj).
En 2001 li ricevis la premion Emile Francqui, la plej prestiĝan universitatan distingon de Belgio.
Li parolas la francan, nederlandan, anglan, germanan, italan, hispanan kaj portugalan lingvojn.
Lingva justeco
[redakti | redakti fonton]Parto de la laboro de Van Parijs estas pri lingva justeco. Por trakti la maljustecon de la privilegio de la angla kiel tutmonda lingua franca[2], li diskutas ampleksan mezuraron kiel
- lingva imposto[3], kiun pagus la denaskaj parolantoj de la angla,
- la malpermeso sinkronizi filmojn, kaj
- la deviga enkonduko de la principo de lingva teritorio, kiu protektus pli malfortajn lingvojn[4].
Philippe van Parijs ekzamenis en 2011 la nuntempan evoluon de lingvoj en la mondo kaj venis al du komplementaj konkludoj.
1. La disvastigo de la angla kiel nova lingva franca devas esti alkuraĝata (sed finance subtenata de anglaparolantoj, kiuj maljuste tiras profiton de tiu situacio), ĉar ĝi estas la nepra kondiĉo al evoluo de socia justeco preter nacioj.
2. La aliaj lingvoj tamen devas esti protektataj pro egala respekto al ĉiu lingva grupo, pere de la principo de lingva teritorieco (personoj, kiuj elmigras al teritorio, devas lerni la lingvon de la teritorio, kie ili restadas).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En sia libro Philippe Van Parijs traktas ankaŭ Esperanton (p. 39-46 en la angla versio), kun du subĉapitroj pri neŭtraleco kaj simpleco (rapida lernebleco). Van Parijs skribas, ke la neŭtraleca avantaĝo de Esperanto ŝrumpus al nesignifeco, kiam oni konsideras ĉiujn lingvojn de la mondo (p. 40); eble ne ĉiuj ekstereŭropanoj konsentos. Li asertas krome, ke elekti la anglan anstataŭ artefaritan lingvon savus konsiderindan lernlaboron kaj rimedojn, ĉar - tiel li argumentas - diversaj variantoj de la angla estas jam la gepatra lingvo de kelkaj milionoj da homoj kaj dua lingvo por pliaj centmiloj (p. 42); li ne rilatigas tion al la monda loĝantaro aŭ al la rapideco de lernado de Esperanto (ŝajne li ne konas la lernejajn eksperimentojn pri la rapida lernado de Esperanto, almenaŭ li ne citas ilin - li skribas ke oni pretendas, "it is claimed", ke la lernado de Esperanto postulus multe malpli da fortostreĉo ol lerni la anglan, p. 42). Krome laŭ Van Parijs Esperanto devos multe grandigi sian vortaron por ke ĝi estu taŭga por ĉiuj kuntekstoj (p. 43); Van Parijs ŝajne ne zorge konsideris la ĉiutagan uzadon de Esperanto. Sekve laŭ Parijs la morfologia kaj leksika simpleco de Esperanto estus nur dumtempa avantaĝo (p. 44).
La asertojn pri Esperanto de Van Parijs en tiu libro (kaj parte aliajn asertojn en la libro) traktis almenaŭ naŭ aŭtoroj: Jens Stengaard Larsen (2012; anglalingva letero al Van Parijs), Goro Christoph Kimura (2013), Johan Derks (2014), Rubén Fernández Asensio (2014, du publikigoj), Federico Gobbo (2016), Jaap Maat (2016), Sabine Fiedler (2016), Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler (2018) kaj Lu Wunsch-Rolshoven (2018).[5] Ankaŭ reta prelego traktas la misinformojn de Philippe Van Parijs pri Esperanto.[6]
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]Philippe Van Parijs havas britan edzinon, kun kiu li konatiĝis en Oksfordo;[7] ili havas kvar infanojn.[8]
Gravaj verkoj
[redakti | redakti fonton]Franclingvaj
[redakti | redakti fonton]- Arnsperger, Ch. k Van Parijs, Ph., Ethique économique et sociale, Parizo: La Découverte (kol. "Repères"), 2000.
- Van Parijs, Ph., Refonder la solidarité, Parizo: Editions du Cerf, 1996.
- Van Parijs, Ph., Sauver la solidarité, Parizo: Editions du Cerf, 1995.
- Van Parijs, Ph. (kompil.), Ni Ghetto ni tour d'ivoire. L'éthique économique et sociale aujourd'hui, Louvain-la-Neuve: Academia, 1993.
- Van Parijs, Ph., Qu'est-ce qu'une société juste? Introduction à la pratique de la philosophie politique, Parizo: Le Seuil, 1991.
- J.-M. Chaumont k Ph. Van Parijs (kompil.), Les limites de l'inéluctable. Penser la liberté au seuil du troisième millénaire, Bruselo: Deboeck-Université, 1991.
- F. DE Roose k Ph. Van Parijs (kompil.), La Pensée écologiste. Essai d'inventaire à l'usage de ceux qui la pratiquent comme de ceux qui la craignent, Bruselo: Deboeck-Université, 1991, 220 p.
- Van Parijs, Ph., Le modèle économique et ses rivaux. Introduction à la pratique de l'épistémologie des sciences sociales. Ĝenevo, Parizo: Droz, 1990.
Nederlandlingva
[redakti | redakti fonton]- Van Parijs, Philippe, Solidariteit voor de 21ste eeuw, Leuven, Apeldoorn: Garant, 1996, 124 p.
- Van Parijs, Philippe, Taal en rechtvaardigheid in Europa en de wereld (lingvo kaj justeco en Eŭropo kaj la mondo), Lannoo Campus, ISBN 9 789401 426336
Anglalingvaj
[redakti | redakti fonton]- Van Parijs, Philippe, Linguistic Justice for Europe and for the World (Oxford University Press), 2011
- Van Parijs, Philippe, Real Freedom for All, What (if anything) can justify capitalism. Oksfordo: Clarendon Press, 1995.
- Van Parijs, Philippe, Marxism Recycled. 1993.
- Van Parijs, Philippe, Evolutionary Explanation in the Social Sciences. 1981.
Germanlingva
[redakti | redakti fonton]- Van Parijs, Philippe, Sprachengerechtigkeit für Europa und die Welt (Suhrkamp), 2013
- Yannick Vanderborght, Philippe Van Parijs: Ein Grundeinkommen für alle? Geschichte und Zukunft eines radikalen Vorschlags. Campus-Verlag, Frankfurto, 2005.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ U C Louvain: Chaire Hoover d'éthique économique et sociale. Philippe Van Parijs; Center for European Studies Harvard; Short Term Fellow 2011-2012
- ↑ (angla) "A Lingua Franca as Condition for Global Justice? Philippe Van Parijs on Linguistic Justice". Erik De Bom, en : ResearchGate (alirite la 9-an de marto 2019).
- ↑ (angla) Philippe Van Parijs, Europe's three language problems, arkivita je la 28-a de decembro 2013 ĉe la Wayback Machine, Multilingualism in Law and Politics
- ↑ (angla) Philippe Van Parijs, Linguistic Justice for Europe and for the World, Oxford: Oxford University Press, 2011.
- ↑ Multaj fontoj:
- Jens Stengaard Larsen (Jan. 2012). Philippe van Parijs kaj Esperanto. Libera Folio, 2012-01-16 16:45.
- Goro Christoph Kimura (Nov. 2013), p. 95-97 en: Goro Christoph Kimura kaj Sabine Fiedler (2013). Interlinguistisch relevante Fachliteratur 2011/2012. En: Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler (Eds.), Plansprachen – ideengeschichtliche Aspekte (pp. 95–103). Beiträge der 22. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 23.–25. November 2012, in Berlin. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik (Interlinguistische Informationen, Beiheft 20).
- Johan Derks (Aŭg. 2014). Akademia pledo por venkigi la anglan. Libera Folio, 2014-08-01 09:29.
- Rubén Fernández Asensio (Aŭg. 2014). Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo. Libera Folio, 2014-08-08 16:30.
- Rubén Fernández Asensio (Okt. 2014). Lingva justeco: Instruscienco estas la ŝlosilo. (Review of Van Parijs 2011). Beletra Almanako, 21, 123–135.
- Federico Gobbo (Okt. 2016). Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto.
- Jaap Maat (Okt. 2016). Linguistic Justice Requires an Artificial Language: a Comment on van Parijs Arkivigite je 2020-06-03 per la retarkivo Wayback Machine. En: Acta Universitatis Sapientiae, European and Regional Studies, Volume 9: Issue 1
- Sabine Fiedler (Nov. 2016). (...) a slim core of Esperanto roots (...) and a huge periphery of (English) borrowings? – Kommt es zu einer Anglisierung des Esperanto?.
- Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler (2018). Esperanto and Linguistic Justice: An Empirical Response to Sceptics. In: Language Policy and Linguistic Justice p. 499-536.
- Lu Wunsch-Rolshoven (Nov. 2018). Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler. Über verschiedene unzutreffende Aussagen zu Esperanto und seiner Sprachgemeinschaft p. 185-189; ankaŭ angle Arkivigite je 2020-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Lu Wunsch-Rolshoven (Majo 2020). Kiel lingvistoj kaj aliaj sciencistoj misfamigadas Esperanton?. Youtube, 24. 5. 2020, min. 15:53 ĝis 24:22
- ↑ Intervjuo kun Philippe Van Parijs: Brussels should aim for a trilingual future. En: François Janne d'Othée. Brussels: Not Your Ordinary City. Bruselo, 2016; libro trad. el la franca
- ↑ Intervjuo kun Philippe Van Parijs (2016). Arkivita el la originalo je 2020-11-08. Alirita 2020-06-01 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lia universitata paĝo en Loveno[rompita ligilo] (france, angle)
- Andreas Künzli : Lingva justeco laŭ Philippe van Parijs