Pere
Aspekto
Pere estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 3853
- Telefonprefikso: 46
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo. Abaújszántó troviĝas 6, Encs 9, Gönc 33, Miskolc 38, Budapeŝto 209 kilometrojn [1][rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1282 en formo Pere. La turkoj okupis la vilaĝon en 1640. En 1945 oni disdonis parcelojn inter la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, 2 vendejoj, gastejo, migra poŝto.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- nobeldomo el la 19-a jarcento