Paneŭropaj koridoroj
La eŭropa projekto de Paneŭropaj transportaj koridoroj estis komencita en la jaro 1991 en konferenco en Prago. En la dua Paneŭropa konferenco sur Kreto en marto de 1994 estis difinitaj naŭ koridoroj, kiel ĉefaj transportaj aksoj inter Eŭropa Unio kaj ŝtatoj de la meza kaj orienta Eŭropo, kun postulo de unuaj investoj dum sekvaj dek ĝis dek kvin jaroj. Ties finoj estis precizigitaj kaj plenigitaj en la tria konferenco en Helsinko en la jaro 1997. Danke al finigo de konfliktoj inter ŝtatoj de la eksa Jugoslavio estis ankaŭ proponita la deka koridoro.
Tial tiuj ĉi koridoroj estas iam menciataj kiel Kretaj koridoroj aŭ Helsinkaj koridoroj senrilate al ilia situo.
Naŭ koridoroj estas fervojaj, naŭ ŝoseaj. La deka, n-ro VII, estas koridoro akva - fluo de Danubo. Tiu ĉi reto de koridoroj kunigas Eŭropon de Atlantiko ĝis Uralo kaj de Skandinavio ĝis Mediteraneo.
Tiuj ĉi evoluaj koridoroj estas diferencaj de Transeŭropa transporta reto, kiu ensumigas ĉiujn ĉefajn vojliniojn en Eŭropa Unio. Ekzistas proponoj por unuiĝo de tiuj ĉi du sistemoj.
Resumo de la koridoroj
[redakti | redakti fonton]Koridoro | Longo |
---|---|
Koridoro I | |
Helsinko - Tallinn – Riga – Kaunas – Varsovio | |
Branĉo: Riga – Kaliningrado – Gdansko | |
Fervojo: | 1655 km |
Ŝoseo: | 1630 km |
Koridoro II | |
Berlino – Varsovio – Minsko – Moskvo – Niĵnij Novgorod | |
Fervojo: | 2313 km |
Ŝoseo: | 2200 km |
Koridoro III | |
Dresdeno – Vroclavo – Lvov – Kievo | |
Branĉo: Berlino – Vroclavo | |
Fervojo: | 1650 km |
Ŝoseo: | 1700 km |
Koridoro IV | |
Dresdeno – Prago – Bratislavo/Vieno – Budapeŝto – Arad | |
Branĉo: Nurenbergo – Prago | |
Branĉo: Arad – Bukareŝto – Constanţa | |
Branĉo: Arad – Craiova - Sofio – Istanbulo | |
Branĉo: Sofio – Tesaloniko | |
Fervojo: | 4340 km |
Ŝoseo: | 3640 km |
Koridoro V | |
Venecio – Tersto/Koper – Ljubljano – Budapeŝto – Uĵgorod – Lvov | |
Branĉo: Rijeka – Zagreb – Budapeŝto | |
Branĉo: Ploče – Sarajevo – Budapeŝto | |
Branĉo: Bratislavo – Žilina – Uĵgorod | |
Fervojo: | 3270 km |
Ŝoseo: | 2850 km |
Koridoro VI | |
Gdansko – Grudziadz/Varsovio – Katowice – Žilina | |
Branĉo: Grudziadz – Poznano | |
Branĉo: Katowice – Ostrava – Břeclav/Brno | |
Fervojo: | 1800 km |
Ŝoseo: | 1880 km |
Koridoro VII: Danubo | 2415 km |
Koridoro VIII | |
Durres – Tirano – Skopje – Sofio – Varna/Burgas | |
Fervojo: | 1270 km |
Ŝoseo: | 960 km |
Koridoro IX | |
Helsinko – Sankt-Peterburgo – Pskov/Moskvo – Kievo – Lubaŝevka – Chisinau – Bukareŝto – Alexandroupolis | |
Branĉo: Klaipeda/Kaliningrad – Vilnius – Minsko – Kievo | |
Branĉo: Lubaŝevka – Odeso | |
Fervojo: | 6500 km |
Ŝoseo: | 5850 km |
Koridoro X | |
Salzburg – Ljubljano – Zagreb – Beogrado – Nis – Skopje – Veles – Tesaloniko | |
Branĉo: Graz – Maribor – Zagreb | |
Branĉo: Budapeŝto – Novi Sad – Beogrado | |
Branĉo: Nis – Sofio | |
Branĉo: Veles – Florina | |
Fervojo: | 2528 km |
Ŝoseo: | 2300 km |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]mapoj de koridoroj:
- [1] en http://www.cemt.org, Eŭropa konferenco de ministroj por transporto, CEMT
- [2] en http://unece.org, Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo, UNECE
- angle [3][rompita ligilo] en http://europa.eu.int Arkivigite je 2007-07-12 per la retarkivo Wayback Machine, Stato de paneŭropaj transportaj koridoroj kaj transportaj zonoj (nefunkcia)
- angle TEN-T síť (2004) en servero de Eŭropa Komisiono