Pajares de Adaja
Pajares de Adaja | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05292 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 135 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 55′ N, 4° 38′ U (mapo)40.923611111111-4.6405555555556Koordinatoj: 40° 55′ N, 4° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 878 m [+] | ||
Areo | 23 km² (2 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pajares de Adaja [+] | |||
Pajares de Adaja [paĤAres deaDAĥa] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Pajares de Adaja estas komprenebla kiel Pajlstokejoj de la rivero Adaja [aDAĥa].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 137 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 32 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Tiñosillos, Gutierre-Muñoz, Adanero, San Pascual, El Bohodón, Villanueva de Gómez, Blascosancho kaj Sanchidrián.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).