[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

PC-88

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PC-88
serio de komputilaj modeloj vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

La serio PC-8800 (PC-8800シリーズ Pī Shī Hassen Happyaku Shirīzu?), plejofte mallongigita al PC-88, estas varmarko de 8-bitaj hejmaj komputiloj bazitaj sur la ĉefprocesoro Zilog Z80, eldonitaj de Nippon Electric Company (NEC) en 1981 kaj ĉefe venditaj en Japanio.

La modeloj de la serio PC-8800 vendiĝis tre bone kaj fariĝis unu el la kvar ĉefaj japanaj hejmaj komputiloj de la 1980-aj jaroj, kune kun la Fujitsu FM-7, Sharp X1 kaj MSX-komputiloj. Poste, ĝi estis superita de la 16-bita serio PC-9800 de NEC, kvankam ĝi daŭre spertis fortajn vendojn ĝis la fruaj 1990-aj jaroj.

La usona filio de NEC, NEC Home Electronics (USA), merkatigis variaĵojn de la PC-8800 en Usono[1][2] kaj en Kanado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "New Products". InfoWorld. May 1984. p. 52. Retrieved June 20, 2013.
  2. Ahl, David H. (November 1983). "NEC PC-8800 personal computer system (evaluation)". Creative Computing. Vol. 9, no. 11. p. 28. Retrieved June 20, 2013.