[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Oĥtirka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oĥtirka (stacidomo).
Oĥtirka · Охтирка
urbo en Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Ukrainio
Provinco Sumia provinco
Poŝtkodo 42700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 46 660  (2022) [+]
Loĝdenso 1 465 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 18′ N, 34° 54′ O (mapo)50.3074318279334.901558718752Koordinatoj: 50° 18′ N, 34° 54′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 31,86 km² (3 186 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Oĥtirka · Охтирка (Sumia provinco)
Oĥtirka · Охтирка (Sumia provinco)
DEC
Situo de Oĥtirka · Охтирка
Oĥtirka · Охтирка (Ukrainio)
Oĥtirka · Охтирка (Ukrainio)
DEC
Situo de Oĥtirka · Охтирка

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Okhtyrka [+]
vdr
sonorilturo de la preĝejo Vvedenska[1]

Oĥtirka (ukraine Охтирка) estas urbo en Sumia provinco (ukraine Сумська область, Sumskaja oblast) en Ukrainio. Laŭ la stato de 2022 en la urba komunumo vivis 46 660 loĝantoj sur areo de 31,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 465 loĝantoj/km².[2] La loĝloko krome estas la administra centro de samnoma distrikto Oĥtirka, ukraine Охтирський район, Oĥtirs'kij rajon de 3 197 kvadrataj kilometroj, kiu kovras la sudorienton de la provinco kaj rekte limas al la Rusia Federacio, pli precize al la Belgoroda provinco.

Oficiala fondojaro de pola-litova fortikaĵo Oĥtirka estas la jaro 1641 - tiam la teritorio apartenis al la nobela respubliko Pollando-Litovio kaj estis parto de zaporoga regno de ukrainaj kozakoj en la pola-litova ŝtato. Sed jam en 1655 la kozaka regno sendependiĝis de Pollando-Litovio kaj duonjarcenton poste, en 1703, komenciĝis preskaŭ 290-jara aparteno al la Rusia Imperio kaj post 1917 al ties posteula ŝtato Sovetunio.

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Literumata tiel, preĝejo "Vvedenska", kun du sinsekvaj konsonantoj "v" (!) - la nomo evidente ne estas esperanta adjektivo, sed la latinigita versio de ukraina adjektivo (Введенська), kies finaĵo -a tute hazarde koincidas al la esperanta adjektiva finaĵo
  2. informoj de la retejo citypopulation.de (germane)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]