Norda marelefanto
Norda marelefanto | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Masklo, ino kaj ido
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Norda marelefanto (Mirounga angustirostris) estas unu de du specioj de marelefantoj (el kiuj la alia estas la Suda marelefanto). Ĝi estas membro de la familio Fokedoj, Phocidae (veraj fokoj). Marelefantoj derivigas sian nomon el sia grando kaj el la granda rostro de la maskloj, kiu estas uzata por fari eksterordinare laŭtan rorajn bruojn, speciale dum la pariga konkurenco. Seksa dimorfismo en grando estas grava. Koresponde, la pariĝsistemo estas tre poliginia; sukcesa masklo kapablas gravedigi ĝis 50 inojn en unu sezono.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La granda masklo de Norda marelefanto tipe pezas 1,500–2,300 kg kaj estas 4–5 m longa, kvankam kelkaj maskloj povas pezi ĝis 3,700 kg.[1] Inoj estas multe pli malgrandaj kaj povas gami el 400 ĝis 900 kg en pezo, aŭ ĉirkaŭ unu triono de la maso de la masklo, kaj longas el 2.5 ĝis 3.6 m.[2] La sudaj marelefantoj estas averaĝe pli grandaj ol tiuj de la norda specio, sed la inoj de ambaŭ specioj estas samgrandaj, kio indikas pli altan nivelon de seksa dimorfismo en la suda specio.[3] Norda marelefanto tipe vivas ĉirkaŭ 9 jarojn.[4] Kaj plenkreskuloj kaj junuloj de marelefantoj estas striecaj kaj nigrecaj antaŭ mudo. Postmude, ili ĝenerale havas arĝentecan al malhelgrizan mantelon kiu fadiĝas al brunec-flava kaj bruneca. Masklaj plenkreskuloj havas senharajn kolojn kaj brustojn makulitaj je rozkoloro, blanka kaj helbrunaj. Idoj estas ĉefe nigraj naske kaj mudas al arĝentgriza post elmamigo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Patrino kaj ido, Marrezervejo Piedras Blancas (Blankaj Ŝtonoj).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Beer, Encyclopedia of North American Mammals: An Essential Guide to Mammals of North America. Thunder Bay Press (2004), ISBN 978-1-59223-191-1.
- ↑ Mirounga angustirostris. Northern Elephant Seal. A 22 ft (7 m) individual was reported by Scammon in 1874. Arkivigite je 2016-01-22 per la retarkivo Wayback Machine Smithonian National Museum of Natural History
- ↑ Novak RM (1999). Walker's Mammals of the World (6th ed.). Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-5789-8.
- ↑ "Elephant Seals | National Geographic". 10a de majo 2011. Alirita la 28an de marto 2020.