Nigradorsa nanalciono
Nigradorsa nanalciono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigradorsa nanalciono kun ĵuskaptita rano en Mangaon, Maharaŝtro, Bharato
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Nigradorsa nanalciono (Ceyx erithaca) estas malgranda birdo el familio alcededoj, subfamilio riveralcionoj. Antaŭe ĝi estis konsiderata sama specio kun rufdorsa nanalciono, sed nun ili estas agnoskitaj apartaj specioj.
Nigradorsa nanalciono estas parte migrobirdo, sed ĝi estas tute endemia en Hindia subkontinento kaj kontinentaj partoj de Sudeosta Azio. Ĝia preferata habitato estas malaltaĵaj arbaroj, kie ĝi loĝas apud rojoj aŭ lagoj kaj ĉasas insektojn, araneojn, vermojn, krabojn, fiŝojn, ranojn, kaj lacertojn. En sia arealo ĝi estas nekonfuzebla kun iu alia birda specio pro ĝia ruĝa beko kaj brilkolora plumaro kun flavaj-oranĝkoloraj malsupraj partoj, violkoloraj-rufaj supraj partoj, kaj blua-nigra dorso.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Nigradorsan nanalcionon unue formale priskribis Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae (jaro 1758). Li metis ĝin kune kun ĉiuj aliaj tiam konataj alcionoj en genron Alcedo sub dunomo Alcedo erithaca.[2] La specia nomo venas de latina vorto erithacus (ruĝgorĝulo), referencante ruĝan-oranĝkoloran bruston de la birdo.[3] Lineo bazis sian priskribon je rakonto pri "malgranda alciono el Bengalio", kiun priskribis kaj desegnis en 1738 angla naturalisto Eleazar Albin en sia libro A Natural History of Birds.[4] Laŭ nuna sistematiko nigradorsa nanalciono estas unu el 23 specioj de malgrandaj alcionoj en genro Ceyx enkondukita en 1799 far franca naturalisto Bernard Germain de Lacépède.[5]
Iam oni skribas la dunomon kiel Ceyx erithacus.[6] Tio ĉi malĝustas laŭ latina gramatiko, ĉar la specia nomo estas substantivo kaj ne devas ŝanĝi genron kongrue kun la genra. La Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo rekomendas ĝustan skribmanieron Ceyx erithaca.[7]
La rufdorsa nanalciono (Ceyx rufidorsa) estis antaŭe konsiderata kolormutacio de la nigradorsa. Molekulaj esploroj montris, ke Ceyx rufidorsa estas sufiĉe aparta por esti konsiderata specio, kaj ke la similecoj estas rezulto de antikva introgresio en kiu iuj genoj estis transdonitaj de Ceyx erithaca al Ceyx rufidorsa antaŭ proksimume 140,000 jaroj.[8][9]
Oni agnoskas du subspeciojn:[5]
- C. e. erithaca (Linnaeus, 1758) – nord-eosta Bharato, Birmo, Tajio, Hindoĉinio ĝis norda Malaja duoninsulo, kaj sud-eosta Ĉinio. Aparta disa arealo en sud-eosta Bharato kaj Srilanko. Ekster reprodukta sezono iuj birdoj migras al suda Malaja duoninsulo kaj Sumatro.
- C. e. macrocarus Oberholser, 1917 – Andamanoj kaj Nikobaroj
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Nigradorsa nanalciono estas unu el la plej malgrandaj alcionoj. Ĝi estas nur iom pli granda ol averaĝa kolibro, 12.5–14 cm longa (kune kun beko kaj vosto).[10][11] Inoj pezas averaĝe 14–16 g kaj iĉoj 14–21.5 g,[11] — samkiel ĉe plimulto de alcededoj iĉoj estas iom pli grandaj averaĝe. Krom la grando ambaŭ seksoj aspektas simile kaj seksa duformismo ne observeblas.[10] Kaj iĉoj, kaj inoj havas nigran makulon sur frunto, bluajn-blankajn striojn sur flankoj de kolo, violece rufan kapon, pugon kaj voston, kobaltbluajn dorson kaj flugilojn, blankan gorĝon kaj mentonon, pale oranĝkolorajn malsuprajn partojn, malhele brunajn irisojn kaj brile ruĝajn bekon, krurojn kaj piedojn.[10][11] Adoleskuloj havas malpli brilan violan koloron kaj pli helan bluan, iliaj ventroj estas blankaj same, kiel la gorĝoj, kaj bekoj, piedoj kaj kruroj estas pli flavece-organĝkoloraj ol ruĝaj.[11]
Kiel preskaŭ ĉiuj aliaj anoj de genro Ceyx, nigradorsaj alcionoj havas nur tri fingrojn po piedo, malsimile al plimulto de aliaj birdoj, kiuj havas po kvar. Tiu ĉi trifingreco ŝajne ne estas evolue adapta.
La voĉo estas alta, abrupta kriĉo literumebla kiel "crit-crit". Ankaŭ iam la birdoj en flugo produktas multe pli mallaŭtan signalon, literumeblan kiel "tji-tji-tji".[10]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Nigradorsa nanalciono estas endemia en malsekaj arbaroj kaj pluvarbaroj de partoj de Hindia subkontinento kaj Sudeosta Azio. Reprodukta arealo inkludas eostan Bangladeŝon, nordeostan Bharaton, Birmon, la plej sudajn partojn de Ĉinio, Laŭion, Kamboĝon kaj Tajion. Estas disa populacio en Okcidentaj Gatoj de uesta Bharato kaj en Srilanko. Vintre la birdoj migras suden ĝis Malaja duoninsulo kaj Sumatro.[11]
Plej ofte tiuj ĉi birdoj loĝas en falfoliaj kaj ĉiamverdaj praarbaroj kaj sekundaraj arbaroj,[10] sed ili ankaŭ renkonteblas en ĉeriveraj arbaroj, mangrovoj aŭ simple amasiĝoj de palmoj, bambuo aŭ arbustoj.[11] Plejparton de tempo ili estas ne tro malproksime de arbaraj akvujoj,[10] sed iliaj nestoj estas ofte konsiderindan distancon for de la akvo.[11]
La preferata habitato de la specio estas densaj, ombrozaj malaltaĵaj arbaroj apud malgrandaj rojoj aŭ lagetoj.[10][12] La arbaroj kie nigradorsaj nanalcionoj renkonteblas estas ĉe ne pli ol 1000–1300 m super marnivelo. En la arbaro ili preferas malsupran etaĝon kaj malofte flugas aŭ sidas pli alte ol 1–2 m super grundo.[10]
Migrado
[redakti | redakti fonton]Certaj populacioj de nigradorsaj nanalcionoj restas en la sama loko tutan jaron, sed la aliaj, aparte tiuj el nordaj partoj de la arealo, formigras pli suden dum vintro. Pro tio ĉi la specio estas konsiderata parte migra.[10] Birdoj de norda Hindoĉinio migras al Malaja duoninsulo inter aŭgusto kaj septembro, kaj revenas ĉirkaŭ marto. Dum migrado la birdoj flugas nokte kaj ripozas dum tago. Nokte inter aŭgusto kaj decembro oni observis grandajn kvantojn de flugantaj nanalcionoj, ekzemple, en Fraser's Hill (distrikto Raub, Pahango, Malajzio) kaj Bukit Larut (Perako, Malajzio, apud urbo Taipingo), kaj en multaj insuloj ĝis 10 km de uesta marbordo de la duoninsulo.[11][10] Ĉu la plej nordaj partoj de la arealo iĝas tute malplenaj dum vintro, tamen, restas necerte.[10] Kiaj migradoj okazas en la Bharata arealo de nigradorsa nanalciono ankaŭ nuntempe ne estas informo.[11][10]
Konduto kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Reproduktiĝo
[redakti | redakti fonton]Nigradorsaj alcionoj reproduktiĝas de julio ĝis septembro en sud-eosta Bharato, de februaro ĝis julio en Srilanko, de aprilo ĝis majo en nord-eosta Bharato, de marto ĝis julio en Malaja duoninsulo, nur en marto sur Sumatro, kaj de decembro de marto sur Javo.[11][10] Kiel ĉiuj aliaj koracioformuloj, ili nestas en ternestoj. Nigradorsaj alcionoj elfosas siajn nestojn en krutaj eskarpoj de rojoj kaj riveroj, homfaritaj deklivaĵoj (ekzemple, elfosaĵoj de vojkonstruado), muroj de teraj termitejoj aŭ el grundo apud radikoj de falinta arbo,[11][13] ofte sufiĉe malproksime de la akvo.[11] La ternesto, kiun la iĉo kaj la ino fosas kune, povas esti tunelo de 15 ĝis 100 cm longa kun diametro de 3.8–4.5 cm. En la fino de la tunelo estas la ovoĉambro, plej kutime kun nekovrita planko, 10–15 cm vasta kaj 5–7 cm alta.[11][13] La birdoj fosas sufiĉe rapide por ilia grando; ekzemple, oni observis kiel unu paro fosis 25 cm tra sabla grundo post ĉirkaŭ 40 minutoj.[11][10] Kaj la tunelo, kaj la ovoĉambro estas orientitaj supren, por malpliigi eniron de akvo en la terneston kaj faciligi purigon de ĝi de feko kaj rubo.[13]
La periodo inter generacioj por nigradorsaj nanalcionoj estas proksimume 4.2 jaroj.[1] Grando de ovaro varias inter 3 kaj 7 kun averaĝo de 5.[11][13] La ino produktas ovojn en mateno, kun intervalo ĝis unu tago. Kiam la lasta ovo estas produktita, komenciĝas periodo de kovado, kiu daŭras 17–18 tagojn. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn laŭvice, sed kutime la iĉo kovas dum tago kaj la ino dum nokto. La idoj elnestiĝas matene 18–20 tagojn post eloviĝo.[13]
Dieto kaj furaĝado
[redakti | redakti fonton]Dieto de nigradorsa nanalciono konsistas ĉefe je insektoj, interalie mantoj (Mantodea), lokustoj (Orthoptera), muŝoj (Diptera), akvaj skaraboj (Dytiscidae), formikoj (Formicidae), kaj efemeroj (Ephemeroptera). Al ĝi la birdoj aldonas araneojn, vermojn (Oligochaeta), malgrandajn krabojn, fiŝojn, ranojn kaj lacertojn.[11][10]
Nigradorsaj nanalcionoj ĉasas sole. Kutime ili sidas sur malaltaj branĉoj aŭ rokoj kaj embuskas predon. Vidinte ĝin, la birdo plonĝas al ĝi kaj kaptas ĝin kun konsiderebla rapido kaj precizo. Ĝi kapablas kapti araneon el ĝia reto aŭ kapti flugantan insekton en aero. En akvo tiuj ĉi birdoj kaptas predon de sur aŭ ĵus sub la surfaco kaj malofte subakviĝas profunde.[11][10] Pli grandan predon ol kiu ĝi povas tuj engluti, la birdo alportas reen al sia embuskejo, kie batas ĝin forte kontraŭ la branĉo aŭ roko antaŭ formanĝi.[11]
Konserva statuso kaj minacoj
[redakti | redakti fonton]IUCN listas specion Ceyx erithaca preskaŭ minacata,[1] kaj ĝi ne estas tutmonde endanĝerita.[11] La populacio, tamen, ŝajne malkreskas,[1][11] kaj oni ne scias la proksimuman nombron de plenkreskaj birdoj en naturo.[1] La specio havas vastan arealon, sed en ĝiaj nordaj partoj ĝiaj anoj observeblas relative rare. Povas esti ke tiu ĉi rareco de observoj okazas pro tio, ke tiuj ĉi malgrandaj birdoj estas ofte nerimarkataj, aŭ pro migrado.[11] En arealo de nigradorsa alciono estas signifa kvanto de naturrezervejoj kaj aliaj konservejoj.[1]
Minacoj
[redakti | redakti fonton]La plej grava minaco por nigradorsa nanalciono estas habitatdetruo pro senarbarigo, kiu okazas tra tuta Suda Azio pro homaj aktivecoj. Tio ĉi estas ĝenerala problemo, kaj probable populacioj de nigradorsaj nanalcionoj, samkiel de multaj aliaj specioj, plue malkreskos pro ĝi.[11][14]
Aliaj minacoj, kiuj estas komunaj por ĉiuj alcionoj kaj/aŭ por ĉiuj migrobirdoj, estas:
- Poluo[14]
- Sekiĝo de rojoj kaj akvujoj[14]
- Atakoj far homoj pro personaj aŭ kulturaj kialoj (ekzemple, en iuj kulturoj fiŝkaptistoj malŝatas alcionojn)[14]
- Elektrokonduktaj lineoj[14]
- Klimatŝanĝo kaj sekvaj disruptoj de kutimaj horaroj de migrado kaj reproduktiĝo[15]
- Kolizioj kontraŭ artefaritaj konstruaĵoj en nokta flugo dum migrado[16]
- Laciĝo kaj malsato dum migrado[16]
- Erozio de riverbordoj kaj sekva perdo de lokoj por nestumo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 BirdLife International (2023). “Ceyx erithaca”, IUCN Red List of Threatened Species 2023, p. e.T22683135A234032210. doi:10.2305/IUCN.UK.2023-1.RLTS.T22683135A234032210.en. Alirita 5 January 2023..
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Albin, Eleazar. (1738) A Natural History of Birds : Illustrated with a Hundred and One Copper Plates, Curiously Engraven from the Life 3. London: Printed for the author and sold by William Innys.
- ↑ 5,0 5,1 Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 5 January 2024.
- ↑ (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- ↑ (2000) “The supposed significance of originally capitalized species-group names”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 120 (4), p. 261–266 [263–264].
- ↑ (2010) “Extensive color polymorphism in the southeast Asian oriental dwarf kingfisher Ceyx erithaca: a result of gene flow during population divergence?”, Journal of Avian Biology 41 (3), p. 305–318. doi:10.1111/j.1600-048X.2009.04913.x.
- ↑ (2023) “Demographic history of a complex polymorphism in populations of the Oriental Dwarf Kingfisher (Ceyx erithaca/rufidorsa) of Southeast Asia”, Ibis 165 (4), p. 1267–1279. doi:10.1111/ibi.13207.
- ↑ 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 10,11 10,12 10,13 10,14 10,15 Fry, C.H.. (1992) Kingfishers, Bee-eaters, and Rollers. London: Christopher Helm, p. 198–199, Plate 20. ISBN 978-0-7136-8028-7.
- ↑ 11,00 11,01 11,02 11,03 11,04 11,05 11,06 11,07 11,08 11,09 11,10 11,11 11,12 11,13 11,14 11,15 11,16 11,17 11,18 11,19 11,20 11,21 Black-backed Dwarf-Kingfisher (Ceyx erithaca), version 2.1. Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology (2022). Alirita 5 January 2024.
- ↑ Meyer de Schauenesee. (1939) Zoological results of the George Vanderbilt Sumatran expedition, 1936-1939. Part 3- Birds from Nias Island 91. Proceedings of the Academy of Natural Sciences, p. 399–414.
- ↑ 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Palkar, SB. (2009) Breeding biology of Oriental Dwarf Kingfisher Ceyx erythaca' 4. Indian Birds, p. 98–103.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 (2012) “Status, Habitats and Threats of Kingfishers in Chittagong University Campus”, Bangladesh Journal of Environmental Science and Natural Resources 23, p. 114–118. [rompita ligilo]
- ↑ (2016-11-04) “Migratory birds under threat”, Science (en) 354 (6312), p. 547–548. doi:10.1126/science.aah6647. Bibkodo:2016Sci...354..547B. 6534104.
- ↑ 16,0 16,1 (September 1996) “Collision Course: The Hazards of Lighted Structures and Windows to Migrating Birds”, Fatal Light Awareness Program (FLAP), p. 1–47.
|