Narros del Puerto
Narros del Puerto | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05131 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 5° 0′ U (mapo)40.541666666667-4.9919444444444Koordinatoj: 40° 33′ N, 5° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 152 m [+] | ||
Areo | 10,37 km² (1 037 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Narros del Puerto [+] | |||
Narros del Puerto [NAros delPŬERto] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Narros del Puerto estas etimologie komprenebla kiel Navaranoj de la Montopasejo, alude al deveno de mezepokaj reloĝantoj kaj al la montara medio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 38 km de Avilo, provinca ĉefurbo, sur ebenaĵo de la Valo Amblés.
Ĝi limas kun Muñotello, La Torre, La Hija de Dios kaj Mengamuñoz. Tra la teritorio fluas la rojo Aulaque.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de romia loĝado (1-a ĝis 3-a jarcentoj) sur strategia loko konektanta la romiajn ŝoseojn al norda montopasejo al la Sierra de Gredos. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la jaro 1090 kun unua klara mencio en 1250 kaj kiel Nafarros en dokumento de 1191. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado al rivero Adaja, Montaro Paramera ktp.).