Muzeaj Leonoj
Aspekto
Muzeaj Leonoj (germane Museumslöwen - Gemeinschaft zur Förderung des Museums der Natur Gotha e.V.) estas societo fondita en la 15.4.2005 por prezenti kaj helpi la plej tradiciriĉan kaj plej grandan natursciencan muzeon de Turingio ene de Kastelo Friedenstein en Gotha. Celoj estas pliiĝi la kolektojn en Gotha, instigi la natursciencan reserĉadon kaj antaŭenpuŝi pedagogiajn programojn.
Paŝoj
[redakti | redakti fonton]Por plenumi la difinitajn celojn necesas:
- popularigi la konojn prinaturajn, ekz. per subtenado de ekspozicioj, publikaĵoj, prelegoj, rondgvidadoj, ekskursoj
- kunlaborigi la gotha-an muzeon kun naciaj kaj internaciaj institucioj kaj fakuloj
- pliŝatigi la muzepedagogian laboron, aparte kun infanoj kaj junuloj
- trovi interesitojn kiuj emus helpi finance kaj objekte en la akirado de novaj aferoj por la muzeo
- varbi personojn honorofice subteni agadojn de la muzeo
Rajtoj de membroj
[redakti | redakti fonton]Jenas la avantaĝoj kiujn ĝuas klubanoj:
- libera aliro al ĉiuj daŭraj ekspozicioj de la Kastelo
- invito al ĉiuj inaŭguroj kaj specialaj aranĝoj (prelegoj, specialaj rondgvidadoj, ĉiujara Muzea nokto ktp)
- partopreni po du sciencajn rondgvidadojn por jaro
- uzado de faka konsilado de muzeanoj