Mlýny (germaneHillemühl 2.Teil) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Kytlice. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km okcidente de Kytlice. Estas ĉi tie registritaj 92 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 85 loĝantoj.
Mlýny situas en katastra teritorio Kytlické Mlýny kun areo 8,87 km².
La 24-an de aŭgusto 1975 okazis forveturo de fervojaj vagonoj ŝarĝitaj per karbopolvo el fervoja haltejo direkte al Česká Kamenice. La vagomnoj tuj post la haltejo kunpuŝiĝis kun lokomotivo sur la sama relo; sed lokomotivestro spiritĉeeste veturigis la lokomotivon en lasama direkto, por ke li malaltigu abrupteco de la frapego. Sed rilate al abrupta dekliniĝo de la vojo li ne sukcesis haltigi la vagonojn kaj la vagonaro eĉ spite al la intensa bremisigado de lokomotivo trapeliĝis per grandega rapideco tra Horní Kamenice, Česká Kamenice kaj Markvartice ĝis Benešov nad Ploučnicí. Malantaŭ Markvartice memvole elreliĝis la unua vagonoj, kiuj neniigis relan supraĵon. Oni sukcesis bremsigi la vagonaron nur antaŭ Benešov nad Ploučnicí.