Mirjan
Mirjan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 103 069 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 129 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 30′ N, 128° 45′ O (mapo)35.493333333333128.74888888889Koordinatoj: 35° 30′ N, 128° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 799,03 km² (79 903 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Miryang [+] | |||||
Mirjan (koree 밀양시, laŭ ĉinaj literoj 密陽市) estas urbego en Sud-Koreio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 799 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 108,322 en 2017
- Horzono: UTC + 9
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodo: (+82) 55
- 35° 29′ 36″ N 128° 44′ 56″ O / 35.49333 °N, 128.74889 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mirjan situas en la sudorienta parto de la lando en baseno en montara regiono.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri Mirjan okazis en 505. En 1194 en Mirjan okazis batalo inter reĝaj fortoj kaj ribela armeo. Pli ol 7000 ribelantoj estis mortigitaj. Sub la japana rego diversaj kolizioj okazis inter la korea sendependa movado kaj la okupaciaj trupoj. En 1919 ĉirkaŭ 13,500 Mirjananoj partoprenis en pacaj manifestacioj en subteno de korea sendependeco. 150 koreaj civiloj estis pafitaj. En 1920 batalanto eksplodis du bombojn ĉe la policejo detruante la strukturon. La statuso de la urbo estis akirita en 1989.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Mirjan estas grava turista celloko, ekster la urbego gravas la agrikulturo, precipe oni kultivas rizojn. En Mirjan kampuso estas la plej alta edukejo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Mirjan havas fervojan stacidomon. Estas rektaj kontaktoj al Pusano kaj Seulo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Mirjan pluvas aŭ neĝas jare po 1229 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 13,3 °C. Inter decembro-marto ofte frostas, en aŭgusto la averaĝa temperaturo superas la 30 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pitoreskaj montoj en la apudaĵo
- konfucea akademio
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Jasugi, Japanio (1990)
- Omihaĉiman, Japanio (1994)
- Bensi, Ĉinio (1998)
- Namvon, Sud-Koreio (1999)
- Ulanhot, Ĉinio (1999)
- New Milford, Usono (2004)
- Handano, Ĉinio (2006)
- Setuĉi, Japanio (2006)
- Nanping, Ĉinio (2016)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Urba asembleo
-
Librejo
-
Monumento
-
Kampuso
-
Poŝto