[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Michael Dukakis

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Dukakis
Persona informo
Michael Dukakis
Naskiĝo 3-an de novembro 1933 (1933-11-03) (91-jaraĝa)
en Brookline
Religio ortodoksa kristana eklezioortodoksismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Brookline vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater jura altlernejo Harvard
Swarthmore College (en) Traduki
Brookline High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Michael Dukakis
Familio
Edz(in)o Kitty Dukakis (en) Traduki (1963–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj John Dukakis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Olympia Dukakis (unuaranga kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bostono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael Stanley DUKAKIS [MAJkl STENli duKAkis] (naskita la 3-an de novembro 1933 en Brookline en Masaĉuseco) estas usona politikisto, membro de la Usona Demokrata Partio.

Dukakis, filo de grekaj enmigrintoj, abiturientiĝis en 1955 ĉe la Kolegio de Swarthmore kaj armeservis. En 1960 li diplomiĝis pri juro ĉe la jura fakultato de Universitato Harvard (Harvard Law School).

En 1974 li elektiĝis guberniestro de Masaĉuseco, promesinte ne altigi la vendimposton, kion li poste tamen faris. Interalie pro disputo pri altaj impostoj li perdis la kandidatecon de sia partio en 1978; lia sampartiano Edward J. King iĝis guberniestro. De 1983 ĝis 1990 Dukakis denove havis tiun postenon. En tiu tempo Masaĉuseco prosperis interalie pro furoro de nov-teknikaj entreprenoj, kio akiris la nomon "Masaĉuseca Miraklo".

En 1977 li kaŭzis atenton per publika rehabilito de Sacco kaj Vanzetti, ekzekutitaj en Masaĉuseco kvindek jarojn antaŭe.

Prezidenta kandidateco

[redakti | redakti fonton]

Interalie surbaze de la Masaĉuseca Miraklo Dukakis atingis esti prezidenta kandidato de sia partio en 1988. En la elektoj li malvenkis kontraŭ la respublikana kandidato, ĝistiama vic-prezidento George H. W. Bush.

Ŝlosilaj faktoj en la elekta kampanjo eble estis lia rifuzo de la mortpuno kaj lia subteno al programo de ferietoj por prizonuloj. Liaj kontraŭuloj uzis ambaŭ faktojn por prezenti Dukakis kiel danĝeron por la publika sekureco. En televida diskuto Dukakis respondis la demandon, ĉu li aprobus la mortpunon, se iu perfortus kaj murdus lian edzinon, per senemocia "Ne, kaj mi supozas, ke vi scias, ke mi kontraŭis la mortpunon dum mia tuta vivo." Multaj opiniis, ke Dukakis estu montrinta iom da emocio, pensante pri kruela krimo al amata homo.

Plua vivo

[redakti | redakti fonton]

Ĉar la ekonomia recesio trafis ankaŭ Masaĉusecon, la politiko de Dukakis estis pli kaj pli kritikata. En 1990 li eksiĝis kiel guberniestro, unue iĝis estrarano de fervoja kompanio Amtrak kaj poste profesoro pri politika scienco en la Nord-orienta Universitato en Masaĉuseco.

Dukakis estas edzo de Katherine D. Dukakis; ili havas tri gefilojn kaj vivas en la gepatra domo de Dukakis en lia naskiĝurbo Brookline.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]