Marusi (grekeΜαρούσι), ankaŭ Amarusio (grekeΑμαρούσιο), estas municipo en la historia regiono Atiko, Grekio. Ĝi estas antaŭurbo de Ateno, kaj situas en la administra regiono Atiko kaj la regiona unuo norda Ateno. Tiel ĝi apartenas al la norda parto de la Atena Metropola Areo (grekeΜητροπολιτική Περιοχή της Αθήνας). Laŭ la stato de 2021, en la municipo vivis 71 830 loĝantoj sur areo de 12,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 568 loĝantoj/km².