Makramo
Aspekto
Makramo (el la turka makrama) estas manlabora tekniko ligita al punto. Ĝi konsistas el ornamaj nodoj de fadenoj, kiujn oni surmetas, teksas aŭ plektas por ornami sakojn, ŝtofojn, tapiŝojn, kurtenojn kaj tiel plu.
La plej bazaj teknikoj baziĝas sur du malsamaj nodoj, tamen ekzistas teknikoj (ekz. la ĉina), kiuj uzas almenaŭ dudek malsamajn nodojn.