Mahora
Mahora | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02240 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 491 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 13′ N, 1° 44′ U (mapo)39.212777777778-1.7252777777778Koordinatoj: 39° 13′ N, 1° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 663 m [+] | ||
Areo | 109 km² (10 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mahora [+] | |||
Mahora estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 108,14 km². En 2019 estis 1 383 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 29 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mahora estas en la nordokcidento de la provinco Albacete. Fluas tra la teritorio la riveroj Júcar kaj Valdemembra, kio ebligas la etendon de la irigacio. En la aktualo, la rivero Valdemembra sekiĝas somere kaj enhavas malgrandan akvokvanton en la pluvsezono.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En la 1930-aj jaroj oni atingis pli ol 2600; poste okazis elmigrado kaj nun estas malpli ol 1500.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Mahora estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Placo kaj preĝejo
-
Turo
-
Urbodomo
-
Ruinoj de la antikva konvento de franciskanoj