Luca Signorelli
Luko de Kortono (1450-1523) | |
---|---|
Luca Signorelli kaj Fra Angelico, de la verko Faritaĵoj de la antikristo | |
Persona informo | |
Naskonomo | Luca Signorelli |
Naskiĝo | 1450 en Kortono, Italio |
Morto | 16-a de Oktobro 1523 en Kortono, Italio |
Tombo | Church of San Francesco (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco |
Parencoj | Giorgio Vasari (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto fresco painter (en) |
Verkoj | Adoration of the Magi Adoration of the Shepherds Sermon and Deeds of the Antichrist Education of Pan |
Luca SIGNORELLI (1450–1523) pseŭdonimo de "Luca d'Egidio di Ventura", estis renesanca itala pentristo, kaj unu el la plej renomaj majstroj de Umbrio, kie li estis lernanto de Piero della Francesca. Li famiĝis pro la lerta uzado de la tekniko pri perspektivo. Li partoprenis en la notinda grupo da artistoj alvokitaj al Romo fare de la papo Siksto la 4-a por dekoracii per freskoj la Sikstan Kapelon en Vatikano. Li estis unu el la unuaj kiuj pentris la homan korpon reliefigante ties anatomion.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En la urbo Orvieto, li finis, en 1499, la kapelon kies pentraĵo estis komencita de Fra Angelico. Li estis antaŭulo de Michelangelo danke al la energia realismo, pro la aŭdaco de siaj klopodoj kaj la forto de siaj konceptoj. En la historio de Moseo, en la Siksta Kapelo, li aplikis la stilojn de la tempo en la bibliaj figuroj, laŭ la kutimo de la florencaj majstroj. Krom la pentraĵoj de sanktuloj, profetoj, martiroj, ktp, li pentris longan serion da scenoj eltiritaj el la Iliado, Eneado, Metamorfozoj, Farsalio kaj el la Dia Komedio. Lia ĉefverko, la Lasta juĝo, pentrita en la katedralo de Orvieto, dividiĝas en kvar scenoj: La signaloj de la Mondofino, La Fajropluvo, La Infero kaj La Paradizo, kiu, servis kiel inspiro al Mikelanĝelo.
Li ankaŭ pentris sennombrajn verkojn sur stablo, kaj naciajn diojn por Laŭrenco, la Grandioza, la Adorkliniĝon de la Magoj krom plurajn Madonojn. En la fino de sia vivo, li vizitis Romon por dekoracii la salonojn de la Vatikano, kie li estis anstataŭita poste de Rafaelo. Ankaŭ du el liaj filoj, Antonjo (m. 1502) kaj Polidoro, (m. 1506) estis pentristoj.
Selektita verkaro de Signorelli
[redakti | redakti fonton]- La apostolo Sankta Paŭlo, 1474, Città di Castello, Komunuma pinakoteko
- Anunciacio, 1474, Arezzo, Baziliko de Sankta Francisco
- La standardo de la skurĝado, 1475, Milano, Pinakoteko de Brera
- Sakristio de la kuracado aŭ Sakristio de Sankta Johano, 1477-1480, Loreto, Baziliko de la Sankta Domo
- La Sankta Familio Rospigliosi, 1479-1480, Romo, palaco Pallavicini Rospigliosi
- Testamento kaj morto de Moseo, 1482, fresko, Vatikanurbo, Siksta Kapelo
- Disputo sur la korpo de Moseo (tute repentrita en 1574, fresko, Vatikanurbo, Siksta Kapelo
- Ĉielenpreno de la Virgulino, kune kun la sanktuloj Miĥaelo kaj Benedikto, 1480, Novjorko, Metropolita Muzeo de Arto
- Retablo de Sankta Onofrio, 1484, Peruĝo, Opermuzeo de la Duomo aŭ Muzeo de la Katedralo de Peruĝo
- Naskiĝo de Johano la Baptisto, 1485-1490, Parizo, Luvro
- La Sankta Familio, 1486-1490, Londono, Nacia Galerio
- La Eduko de Pajno, 1490, Berlino, Muzeo de la Imperiestro Frederiko, nuna Bode-Muzeo, detruita dum la dua mondmilito.
- Madono kun la nuda knabo, 1490, Florenco, Galerio Uffizi
- Sceno de la vivo de Sankta Joaĥimo kaj Sankta Anna, 1490, Florenco, privata kolekto
- Naskiĝo de la Virgulino, 1490, Florenco, privata kolekto
- La Sankta Familio de la Palaco Parte Guelfa, 1490, Florenco, Galerio Uffizi
- La Cirkumcido de Kristo, 1490-1491, Londono, Nacia Galerio
- La ediĝofesto de la Virgulino, 1490-1491, Vaŝingtono, Nacia Galerio de Arto
- La Sankta Familio kune kun iu sanktulino, 1490-1495, Florenco, Galerio de la Palaco Pitti
- Anunciacio, 1491, Volterra, Pinakoteko kaj civitana muzeo
- La Virgulino surtrone kune kun la sanktuloj, 1491, Pinakoteko kaj civitana muzeo de Volterra
- Portreto de viro, 1492, Ŝtata Muzeo de Berlino
- La profetoj, 1492-1494, Baziliko de la Sankta Domo de Italio
- Kapo de junulo, 1492-1493, Muzeo pri Arto de Filadelfio
- Madono kun la knabo inter Sankta Hieronimo kaj Sankta Bernardo de la Klarvalo, 1492-1493, Florenco, Palaco Corsini al Parione
- Madono kun la knabo, 1492-1493, Klasika Pinakoteko de Munkeno
- Tondo Baduel, rondformata pentraĵo montrante la Madonon kun la knabo inter Sankta Hieronimo kaj Sankta Bernardo de la Klarvalo, 1492-1500, Bandini Muzeo, Fiesole
- Portreto de Vitellozzo Vitelli[1], 1492-1496, Florenco, Villa I Tatti (eksa-rezidejo de la historiisto pri arto, Bernard Berenson (1865-1959)
- Portreto de Niccolò Vitelli, 1492-1496, Birmingham, Barber Instituto pri Belartoj
- La standardo de la Sankta Spirito, 1494, Urbino, Nacia Galerio de la Markoj, Duka Palaco de Urbino
- Anunciacio Eterna kaj martiro de Sankta Sebastiano, 1494, Dioceza Muzeo de Kamerino
- Sankta Georgo mortigante la drakon, 1495-1500, Nacia Muzeo de Amsterdamo
- La adorkliniĝo de la Saĝuloj, 1495, Muzeo de Luvro, Parizo
- Adorkliniĝo de la paŝtistoj, 1496, Nacia Galerio (Londono)
- Martiro de Sankta Sebastiano, 1498, Città di Castello, Komunuma pinakoteko
- Historioj de Sankta Benedikto, 1497-1498, Asciano, Abatejo de la Monto Oliveto Maggiore
- La Bapto de Kristo, 1508, Arcevia, Collegiata di San Medardo
- La Skurĝado de Jesuo, c1480, Pinakoteko de Brera, Milano
- La komunio kun la apostoloj, 1512, Cortona, Dioceza Muzeo