Louise Seidler
Louise Seidler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1786 en Jena |
Morto | 7-an de oktobro 1866 (80-jaraĝa) en Vajmaro |
Tombo | Historia tombejo en Weimar |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Saksio-Vajmaro-Eisenach |
Okupo | |
Okupo | pentristo portretpentristo history painter (en) |
Louise Caroline Sophie SEIDLER (naskiĝinta la 15-an de majo 1786 en Jena, mortinta la 7-an de oktobro 1866 en Vajmaro) estis germana portreta pentristino kaj rememora verkistino. Patro ŝia August Gottfried Ludwig Seidler estis ĉefĉevalisto en Jena.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Sian unuan trejniĝon ricevis Seidler de Friedrich Wilhelm Döll en Gotao kaj Jakob Wilhelm Roux en Jena. En 1810 ŝi decidis iĝi artistino kaj komencis kopii majstroverkojn en la Galerio dresdena. Tie ŝi havis gravegan konatiĝon kun Goeto - kiun ŝi estis koninta jam el infanaj jaroj. Ĉar la geniulo malkovris talenton ŝian kaj ekpretis apogi ŝin. Tiel li peris en 1816 la realigon de la de li kaj Johann Heinrich Meyer skizita pentraĵo Der heilige Rochus (Bingen am Rhein, Rochus-kapelo). Ekde 1811 sekvis novaj restadoj en Dresdeno kie ŝi plukleriĝis sub la gvidado de Gerhard von Kügelgen. En 1817/18 ŝi povis danke al stipendio cedita de grandduko Karlo Aŭgusto studi en Munkeno ĉe la artakademio. Plilongiĝo stipendia ebligis en 1818 pluvojaĝon al Italujo kie ŝi preferante estadi en Romo vizitis ankaŭ Napolon, Florencon kaj aliajn kulturajn centrojn. En Italujo ŝi aliĝis al la grupo de la t.n. Nazaretanoj kaj perfektigis propran stilon. Reveninte en 1823 patrujen ŝi translokiĝis Vajmaron; la helpado de la grandduka familio helpis ke Seidler povis labori liberprofesie; ŝi ĝuis ĝenerale publikan ŝatiĝon. En 1823 ŝi iĝis pentradinstruistino de la princinoj Maria kaj Augusta, la posta germana imperiestrino. En 1824 Seidler nomumits pro rekomendo goeta observantino de la grandduka bildogalerio.
Por Seidler restis Goeto ĉiam mentoro venerata, kvankam li tute ne ŝatis ŝian orientiĝon je la Nazaretanoj. En 1828 Seidler engaĝiĝis por la partopreno de vajmaranoj ĉe la Saksia artosocieto en Dresdeno kaj varbis sukcese Goeton estri ties filiajn aferojn en la granddukujo. Sekvis en 1832/33 nova vojaĝo Romon. En 1835 ŝi nomumitis fare de Karlo Frederiko kortega pentristino. Ĝis la ĉ. 1860 komenciĝinta blindiĝo ŝi aktivulis arte kaj ĝis aĝo maljuna Seidler ŝatis vojaĝi, i.a. al Svislando, Suda Germanujo, Rejnlando, Parizo, Dresdeno, Vieno kaj Prago. En 1863 ŝi komencis la verkadon de siaj rememoroj.
Dum siaj florantaj jaroj ŝi nombriĝis kune kun Friedrich Preller la Maljuna inter la plej gravaj pentristoj de Vajmaro. Ŝiaj malfinitaj rememoroj altvaloras kiel kulturhistoria fontaro.
Honoroj kaj galerio
[redakti | redakti fonton]- 1843: meritmedalo Sächsisch-weimarische goldene Zivilverdienstmedaille für Kunst und Wissenschaft
-
Selbstbildnis
-
Alma, nepino goeta
-
grandduko Karlo Aŭgusto
-
Sylvie von Ziegesar, paŝtelo
-
Wilhelmine Herzlieb, adopta filino de la Fromann-oj, olebildo sur tolaĵo
-
Clara Richter, nevino ŝia, paŝtelo
-
Fanny Caspers, olebildo sur tolaĵo
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- kopio de Heiligen Cäcilie de Carlo Dolce
- portreto de Großherzog Carl August und Familie, 1811
- portreto de Johann Wolfgang von Goethe, 1811
- altarbildo de Sankta Roĥo, 1816
- portretro de Sylvie von Ziegesar
- oleaĵo pri Wilhelmine Herzlieb
- kopio de portreto de Raffael, 1818
- desegno de la friso de al Apolo-templo, 1818
- portreto de der Fanny Caspers, 1818–1819
- kopio de Madonna del Gran Duca, 1820
- kopio de Madonna mit dem Stieglitz, 1820
- kopio de Madonna Tempi, 1821
- kopio de Violinspielers, 1822
- Die heilige Elisabeth, Almosen austeilend, 1823
- Maria mit dem schlafenden Kind, dem Johannesknaben und drei Engeln (Glaube, Liebe, Hoffnung) 1823 (Kastelo Friedenstein)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Uta Baier: Louise Seidler, Nazarenerin, Hofmalerin, Kustodin. Ĉe: ARSPROTOTO. Nr. 3/2013.
- Sylke Kaufmann (Hrsg.): Goethes Malerin. Die Erinnerungen der Louise Seidler. Aufbau, Berlin 2003.
- Sylke Kaufmann: Louise Seidler (1786-1866) Leben und Werk. Band 1, ISBN 978-3-943768-75-6; Œuvreverzeichnis der Ölgemälde, Pastelle und bildmäßigen Zeichnungen. Band 2, ISBN 978-3-943768-76-3, quartus-Verlag, Bucha 2016.
- Irmela Körner (Hrsg.): Frauenreisen nach Italien. Promedia, Wien 2005, ISBN 3-85371-239-8, S. 97–139.
- Bärbel Kovalevski: Louise Seidler. 1786–1866. Goethes geschätzte Malerin. 2. Aufl. Verlag Dr. Bärbel Kovalevski, Berlin 2007, ISBN 978-3-00-021092-1.
- Bärbel Kovalevski: Louise Seidler. 1786–1866. Verlag Dr. Bärbel Kovalevski, Berlin 2011, ISBN 978-3-9812252-7-3.
- Gottfried Sello: Malerinnen aus vier Jahrhunderten. Ellert u. Richter, Hamburg 2004, ISBN 3-89234-525-2.
- Hermann Uhde (Hrsg.): Erinnerungen und Leben der Malerin Louise Seidler. Aus handschriftlichem Nachlaß zusammengestellt und bearbeitet. Wilhelm Hertz, Berlin 1874 (Digitalisat); nova eldono: Kiepenheuer, Weimar 1970.
- Hans Wahl, Anton Kippenberg: Goethe und seine Welt. Insel-Verlag, Leipzig 1932, p. 178-179, 194, 288.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Kaufmann, Sylke, "Seidler, Louise", ĉe: Neue Deutsche Biographie 24 (2010), p. 188-189, (tie ĉi interrete)