Lemno
Aspekto
Arumacoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lemna minor
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Lemno[1] (latine Lemna) estas genro el familio lemnacoj kun tre malgrandaj flosantaj plantoj, ĉe kiuj la folioj kaj kaj tigoj estas anstataŭataj de foliosimila organo, kiu sube portas radikojn. La planto reproduktiĝas per proliferado kaj iuj specioj povas kovri lagetojn kiel densa verda kovraĵo. La etaj floroj estas unuseksaj, konsistas el unu stameno kaj unu pistilo, kiujn brakumas spato.
El liaj specioj plej malgranda estas la tn. akvogrio (Wolffia arrhiza). Tiu florplanto estas senradika kaj grandas 1 mm.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: lemn/o
- ↑ Ŝevĉenko, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 13. ISBN 978-5-7161-0138-8..