Le bossu
Le bossu | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Bossu |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1997 |
Ĝenro | mantela-rapira filmo, historifilmo, aventura filmo |
Kameraado | Jean-François Robin |
Reĝisoro(j) | Philippe de Broca |
Produktisto(j) | Bernard Vézat |
Scenaro | Philippe de Broca • Jean Cosmos • Jérôme Tonnerre |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Philippe Sarde |
Rolantoj | Daniel Auteuil • Fabrice Luchini • Vincent Perez • Marie Gillain • Philippe Noiret • list of supercentenarians from the United States • Renato Scarpa • Claire Nebout • Didier Pain • James Thiérrée • Jean-François Stévenin • Yann Collette • Sacha Bourdo • François Levantal • Jacques Sereys • Urbain Cancelier • Luc Palun • Anna Gaylor • Thierry Nenez • Étienne Draber • Patrick Steltzer |
Produktinta firmao | Empire International Pictures |
IMDb | |
Le bossu (La ĝibulo) estas franc-german-itala filmo reĝisorita de Philippe de Broca, publikigita en 1997, kiel naŭa kinadaptaĵo konata (nekalkulinte teatron) de la samnoma romano Le Bossu de Paul Féval.
Temas pri filmo mantel-glava kiu temas pri la venĝo de la kavaliro Henri de Lagardère, maskita kiele ĝibulo, servisto kaj amiko de la duko Philippe de Nevers, kontraŭ la princo Philippe de Gonzague kiu perfide murdis la dukon kaj ankaŭ klopodis murdi lian filinon.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Kavaliro defendanta honorkodon baraktas kaj maskas sin kiel ĝibulo por redoni duklandon al Aurore, filino de sia murdita amiko, la duko Philippe de Nevers kiun li zorgis kaj edukis. «Si tu ne viens pas à Lagardère, Lagardère ira à toi!» (Se vi ne venas al Lagardère, Lagardère venos al vi), tia estas la malbeno lanĉita de la kavaliro Lagardère al la murdisto, la grafo Philippe de Gonzague kaj kuzo de la viktimo, kiu murdis lin por elpreni lian edzinon Blanche de Caylus kaj lian riĉaĵon. Necesos dek ses jaroj por ke Lagardère venku per moralo venĝante la dukon kaj lian honoron, kaj eble ankaŭ akceptu novan formon de amo.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Daniel Auteuil : Lagardère / la ĝibulo
- Marie Gillain : Aurore de Nevers
- Vincent Perez : Philippe, duko de Nevers
- Fabrice Luchini : Philippe, princo de Gonzague
- Philippe Noiret : Philippe, duko de Orléans, regento de Francio
- Yann Collette : Peyrolles
- Charlie Nelson : Esope
- Jean-François Stévenin : Cocardasse
- Didier Pain : Passepoil
- Claire Nebout : Blanche de Caylus, dukino de Nevers poste princino de Gonzague
- Jacques Sereys : markizo de Caylus, patro de Blanche