[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Larso Porseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larso Porseno
Persona informo
Naskiĝo
Morto
en Chiusi
Tombo Chiusi Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Arretium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Arruns (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Larso Porseno estis reĝo de etruska urbo Klusio. Li regis verŝajne ĉirkaŭ la jaro 500 a.K.

Konkero de Romo

[redakti | redakti fonton]

Kiam en la jaro 510 a.K. estis el la Romo elpelita la lasta etruska reĝo Tarkvinio Superbo, turniĝis por helpo ĝuste al klusia Porseno. La reĝo ne hezitis kaj fronte de kelkmila armeo venis milite al Romo. Sur tiu ĉi loko antikvaj historiistoj diferenciĝas en priskribo de sekvantaj eventoj. Porromaj historiistoj, kiel ekzemple Tito Livio, prezentas, ke heroa kontraŭstaro de romianoj (Horatius Cocles, Mucius Scaevola) malebligis al Porseno konkeri la urbon. Aliaj fontoj male diras, ke Porseno la urbon konkeris kaj al venkitaj romianoj malpermesis uzadi ferajn ilojn por aliaj celoj ol terkulturistaj.

Nuntempaj historiistoj alkliniĝas al opinio, ke Porseno Romon fakte portempe uzurpis, sed nur por si mem kaj ne por reenkonduki tien tarkvinianojn. Romaj patriotaj mitoj celis tiun ĉi fakton nur kovri.

Koheraj paĝoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj referencoj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lars Porsenna en la ĉeĥa Vikipedio.